Josef Kohen-Cedek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Josef KOHEN-CEDEK)
Josef Kohen - Cedek
Persona informo
Naskiĝo 19-a de oktobro 1904
en Vilno, (Litovio)
Morto 21-a de decembro 1991
en Jerusalemo, Israelo
Tombo Har HaMenuchot
Lingvoj Esperanto
Nacieco judo
Ŝtataneco IsraeloLitovio
Okupo
Okupo kantoverkistoedukistoesperantisto • poeto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1916
vdr

Josef Kohen-Cedek (naskiĝis la 19-an de oktobro 1904 en Vilno, la Rusia Imperio — mortis la 21-an de decembro 1991 en Jerusalemo, Israelo) estis unu el la plej elstaraj esperantistoj en Israelo.

En la aĝo de 12 jaroj li eklernis Esperanton sekve de konversacio kun d-ro L. L. Zamenhof, vizitinte lian klinikon en Varsovio.

En 1925 li ekloĝis en Israel-lando (tiama Palestino), kie li laboris kiel instruisto en gimnazioj de Tel-Avivo kaj Jerusalemo, ĝis sia emeritiĝo.

Li aktivis en la Esperanto-movado en Palestino kaj Esperanto-Ligo en Israelo gvidante kursojn, redaktante dum multaj jaroj la landan Esperanto-revuon, Israela Esperantisto, kaj organizante tutlandajn kaj mezorientajn Esperanto-kongresojn. Li estis honora komitatano de Esperanto-Ligo en Israelo (ELI).

Sed lia ĉefa kontribuo al la Esperanto-movado estis la literatura agado. Li verkis en Esperanto originale kaj traduke: Lia traduka laboro de la hebrea lingvo en Esperanton estis lia ĉefa gloro. En 1987 aperis, eldonita de ELI, Antologio de la hebrea poezio, kiu entenas 140 versaĵojn tradukitajn el la hebrea. Dekoj da liaj poemoj aperis en diversaj Esperanto-revuoj dum la jaroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Natan Ben-Cion Ĥavkin (ekzemplo de homa vivo - Tel Aviv: Esperanto-Ligo en Israelo, 1976. - 15 p.)
  • Antologio de la hebrea poezio en la internacia lingvo Esperanto (Tel Aviv: Esperanto-Ligo en Israelo, 1987. - 268 p. : ilustr., muziknotoj)
  • Hebrea kantareto (dediĉita al la III-a Palestina Esperanto-Kunveno - Hajfa 1941, Jerusalemo: Ĥavkin, [1941]. - 15 p. : muziknotoj)
  • Tiberio (poemo, Jerusalem: Palestina Esp. Ligo, 1944. - 55 folioj)
  • Deĵoro; Inter ruinoj; Je gloro de miaj amataj; Gastado ĉe Sokrato; Konduto; Rendevuo; David kaj Bat-Ŝeba; Kosma sopiro; Vivkrepusko; Letero (de amikino, kiu ne respondis je leteroj) (en: Kantu ja Cion: poemoj el la Sankta Lando; p. 7, 10 - 11, 13 - 15, 20 - 21, 35, 57 - 61, 63 - 65, 67, 76 : muziknotoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]