Josef Kavka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Kavka
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de aprilo 1922(nun 1922-04-25)
en Hořovice
 Ĉeĥio
Morto 14-an de junio 2019 (2019-06-14)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • Altlernejo de Kemi-Teknologio ĉe Prago
Okupo
Okupo esperantistogeologo • petrologo • instruisto • fungosciencisto • botanikisto
vdr

Josef KAVKA (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1922 en Hořovice - mortinta 14-an de junio 2019 en Prago) estis ĉeĥa sciencisto, geologo kaj petrologo, doktoro de natursciencoj, kandidato de la teĥnikaj sciencoj, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, honora membro de ĈEA, ISAE kaj UEA.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li studis la pedagogian kaj geologian-geografian fakultatojn de Karola Universitato en Prago, estas kandidato de sciencoj en Ĥemia-teĥnologia Altlernejo.

Profesie li estis petrologo, profesoro en ministaj mezlernejoj en Duchcov, Prago kaj Kladno (li verkis plurajn lernolibrojn pri geologio por mezlernejanoj), poste estro de speciala geologia esplorado en la ŝtata entrepreno Geoindustria.

Li estas aŭtoro de preskaŭ tri centoj da verkoj plejparte sciencnivelaj, sed ankaŭ popularsciencaj kaj prilingvaj kaj aparte pri Esperanta terminologio. Neniam li forgesis ankaŭ en siaj nacilingve skribitaj verkoj aludi la rolon de Esperanto por la koncerna esploro.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Esperanton li ellernis en la jaro 1948, poste li fariĝis membro de ISAE.

Inter 1961 kaj 1973 li plenumis la taskon de landa delegito de ISAE, en 1965 li fondis Geologian Sekcion de ISAE kaj la periodaĵon Geologio Internacia, kiun li redaktis ekde la 1-a (1967) ĝis la 8-a volumo (1990). La 9-a GI-volumo estas aperinta sub lia redakto, kiel faka SR-kajero fine de 2001. Dum la jaroj 1971 ĝis 1980 ĝenerala sekretario de ISAE, ekde 1978 ĝis 1987 li tre altnivele redaktis la organon de ISAE Scienca Revuo kiel ĉefredaktoro, kaj ekde 1988 ĝis nun kiel kunredaktoro.

En la jaro 1964 la faka publikaĵo de Karola Universitato en Prago „Acta Universitatis Carolinae (Geologica)” unuafoje en la historio aperigis sciencan tekston en Esperanto, nome la studon de d-ro Josef Kavka: „K definici, rozdělení a názvo­sloví znělců” (Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj vulkanrokoj) kun resumoj en la ĉeĥa, germana kaj hungara lingvoj.

En 1968 aperis la unua volumo 196-paĝa de Geologio Internacia, eldonita de la entrepreno Geoindustria, okaze de la Internacia Geologia Kongreso en Prago 1968.

En 1971 la eldonejo Kartografie eldonis esperantlingvan Poŝatlaso de la mondo, por kiu d-ro Josef Kavka esperantigis la mapojn kaj d-ro Tomáš Pumpr la tekstojn. Pri la geografia nomenklaturo en Esperanto ili aperigis ampleksan studon en Scienca Revuo, n-ro 1-2 en la jaro 1972.

En 1995 aperis lia verko „Ĉu leŭcito en Bohemio?”, kiun eldonis KAVA­PECH, kaj en 2004 aperis lia ĉeĥlingva studo ,,Leucit chybí v severočeské neovulka­nické oblasti" en informilo de regiona muzeo en Teplice kun esperantlingva resumo - en la artikoloj li pruvis, ke leŭcito mankas en la nordbohemia vulkanisma teritorio, kvankam dum longa tempo ekzistis mito pri ĝia ekzisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geologie a nauka o ložiskách (Geologio kaj scienco pri trovejoj, mezlerneja lernolibro, 1955)
  • Poŝatlaso de la mondo (Kartografie Praha 1971, Josef Kavka tradukis mapojn, Tomáš Pumpr tekstojn)
  • La fonemo ĥ (Ústí nad Labem, 1980)
  • Ĉu leŭcito en Bohemio (Kava-Pech, 1995)
  • Kontribue al PIV: homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (Kava-Pech 1996 kaj Scienca Revuo 1/2009)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Pri la subakvaj vulkan-fenomenoj de la nordbohemia terciara lag-baseno. (Rondo Scienca kaj Teknika, l, 32-35. Montevideo)
  • Al la difino, klasado kaj nomenklaturo de la fonolitecaj vulkanrokoj. (Acta Univ.Carol. (Geol.), l, 43-59, Praga.)
  • Pri la klasado kaj nomenklaturo de la fonolitaj rokaĵoj. (Scienca kaj Teknika Rondo. 3, 3-16, Montevideo.)
  • La evoluado de mineraloj el fonolita magmo natririĉa. (Kemio Internacia, 1, 1, 27-33. Montevideo.)
  • Pri la klasado kaj nomenklaturo de la monolitaj rokaĵoj. (Represite el Scienca kaj Teknika Rondo, 1964, Montevideo. Scienca Revuo, 16, 1, 13-26. Sarajevo.)
  • Ekvivalent-norma konsisto de piroksenoj en la vulkanroka serio bazalta-fonolita. (Kemio Internacia, 2, 2, 105-114, Montevideo.)
  • Kemio Internacia. Referát o esperantském periodiku. (Geologický průzkum, IX,. 10, 359-360. Stát. nakl. techn. liter. Praha. - referaĵo pri esperantlingva periodaĵo „Kemio Internacia“)
  • Rekalkuli kemi-analizon de rokaĵo al ties minerala konsisto. (Kemio Internacia, 3, 1, 59-66. Montevideo.)
  • Tabelare pri ĥemia kaj minerala konsisto de la nordbohemiaj fonolitoj. (Geologio Internacia, 1, 101-192. Prago.)
  • Esperanto na mezinárodním geologickém kongresu v Praze. (Esperanto en internacia geologia kongreso en Praha, 2 p., artikolo por ĵurnalo „Rudé právo“.)
  • Kongresové přednášky v esperantu. (Kongresaj prelegoj en Esperanto, 2 p., artikolo por ĵurnalo „Lidová demokracie“.)
  • Geologio Internacia. (2 p., Bulletin de ARTIA. Prague.)
  • Geologio Internacia. (Starto 2, 4, 1968. Eldonas Preparkomitato de ĈEA - Kleriga Instituto en Praha.)
  • Oldřich Pacák (Geologio Internacia, 2, 9-12. Prago. 1972)
  • Diagrame pri ĥemia kaj minerala konsisto de la nordbohemiaj fonolitoj. (Geologio Internacia, 2, 45-91. Prago. 1972)
  • Polaj geologoj en Prago. (Bulteno de EKP, 2, 6-7. Praha, 1973)
  • Geologia (simpozio en) Esperanto. (Starto, 1, 4, Praha, 1974)
  • La varsovia simpozio Internacia Lingvo kaj Geologio. (2. Starto, 5 (43), 4-5. Praha. 1974)
  • Ĉu Monocero aŭ Unikorno? (Homo kaj Kosmo, 3-4, 39. Zagreb. 1975)
  • La feldspatoj - ĉu bona bazo por ĉefa divido de la magmorokaĵoj? (Aktuala temo por diskuti) (Geologio Internacia, 3, 27-37. Varsovio. 1976)
  • Geologia literaturo en Esperanto. (Geologio Internacia, 3, 137-146. Varsovio. 1976)
  • Perspektivoj por sistemigo de la magmorokaĵoj. (Scienca Revuo, 29, l, 9-20. ĉapeko. 1977)
  • Jubileas du ISAE-estraranoj.C. St p-Bowitz 65, V. Zázvorka : 75. (Scienca Revuo, 29, 2, 87-88. ĉapeko. 1977)
  • ISAE-a aplikado de Esperanto. (Prelego por la seminario SCIENCAJ ASPEKTOJ DE ESPERANTO , okazinta en Ahrenshoop, GDR, la 17-an de aprilo 1978.)
  • Esperantigo de la ĉeĥoslovakaj loknomoj. (Scienca Revuo, 29, 3, 119-128. ĉapeko.)
  • ISAE-aplikado de Esperanto. (Esperanto. La internacia lingvo - sciencaj aspektoj. Redaktis D. Blanke, 186-193. Berlin. 1979)
  • La fonemo ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio. (Kolekto de la seminariaj referaĵoj: Apliko de Esperanto en scienco kaj teĥniko, 93-100. Ústí nad Labem. 1980)
  • Laŭsistema vortaro de la rokaĵomineraloj (Eo-Cs-De-Fr), (Scienca Revuo, 31, 2, 59-92. Pizo. 1980)
  • Onomastiko en fakterminoj konsidere ilian esperantigon. (Kolekto de la referaĵoj de konferenco APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, 1, 6-14. žilina. 1981)
  • Raporto pri agado de ISAE en la periodo 1978-1980. (Scienea Revuo, 30, l, 47-52. Pizo. 1981)
  • Fonolitoj kontribuas al ŝparado de energio. (Kolekto de la referaĵoj el la internacia SEMINARIO PRI APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĥNIKO, 29-35. české Budějovice. 1982)
  • Prujneca strukturo de fonolitoj. (Geologio Internacia, 4, 57-67. Varsovio. 1982)
  • Botanika vortaro de F. Mlynář. (J. Kavka - F. Mlynář) (Scienca Revuo, 33, 3, 69-86. Pizo. 1982)
  • Ĉu likeno aŭ liĥeno? (Scienca Revuo, 33, 3, 98-99. Pizo. 1982)
  • Lingua latina versus Esperanto. (Starto, l, 7-8. Praha. 1983)
  • Pli morta ol latina? (Monato, 5, 24. Brasschaat.)
  • Recenzo pri Olav Reiersøl: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto. (V. Hník - J. Kavka) (Scienca Revuo, 34, l, 16-17. Pizo. 1983)
  • Vlastislav Zázvorka: 80 (Scienca Revuo, 34, 2-3, 45-66. Piza. 1983)
  • Božidar Popovič: 70 (Scienca Revuo, 34, 2-3, 67-85. Pizo. 1983)
  • Carl Støp-Bowitz: 70 (Scienca Revuo, 34, 2-3, 87-101. Pizo. 1983)
  • Akademiaj Studoj 1983(recenzo). (Scienca Revuo, 34, 2-3, 107-108, Pizo. 1983)
  • Kioma ŝanco por Esperanto-afiksoj en scienca terminologio? (Kolekto de referaĵoj el la internacia seminario APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEĤNIKO, 140-151. Ĉeĥa Esperanto-Asocio, scienca-teĥnika sekcio, Brno. 1984)
  • Kiel kreskas la nefelinkristaloj? (Geologio Internacia, 5, 135-144. Budapeŝto. 1984)
  • Impona Ekofutoro Scienca Revuo 1984
  • Iom da nomenklatura medito: OsO4 (Starto, l, 12. Praha. 1985)
  • Pri nove proponataj afiksoj el la vidpunkto taktika. (Scienca Revuo, 37, 43-49. Pizo. 1986)
  • Ĉu vere manio kripligi proprajn nomojn? (der esperantist, l, 9. Berlin. 1986)
  • Kaj Bohemio, kaj ĉeĥio! (Starto, 2, 20. Praha. 1987)
  • Kritike pri la nove proponita ĥemia klasado de vulkanaĵoj. (TAS). (Geologio Internacia, 6, 75-84. Duŝanbe. 1987)
  • Leksikoneto de la feldspatoid-havaj vulkanaĵoj. (Geologio Internacia, 6, 85-104. Duŝanbe. 1987)
  • Sisteme pri la feldspatoid-havaj vulkanaĵoj. (Geologio Internacia, 7, 83-52. Recifo. 1987)
  • Esperantlingva nomenklaturo de la fungogenro rusulo. (Scienca Revuo, 38, l, 21-31. Pizo. 1987
  • Komputada baza terminaro. (V. Hník - J. Kavka). Recenzo. (Scienca Revuo, 38, 1, 33-35. Pizo. 1987)
  • Esperanto: 100. (Scienea Revuo, 38, 2, 37. Pizo. 1987)
  • Recenzo: Matematika terminaro de C.O.Kiselman. (V. Hník - J. Kavka). (Scienca Revuo, 38, 2, 69-71. Pizo. 1987)
  • Gerhard Kalckhoff: 80. (Scienca Revuo, 38, 2, 77-79. Pizo. 1987)
  • Blunng! (Starto, 3, 18-19. Praha. 1988)
  • Ĉu hidraŭdinamiko kaj hidraŭla sistemo? (Starto, 2, 13-14. Praha. 1989)
  • Se vi aĉetis porkidon... (Esperanto, 3, 55. Rotterdam. 1989)
  • Goldenaĵo korektenda. (Starto, 4, 13. Praha. 1989)
  • Protokolo pri la jarkunveno de ISAE (1987) (Bulteno de ISAE, 49, 4-7. Niederglatt. 1989)
  • Stiloj.... (Starto, 2, 15. Praha. 1990)
  • Zelení všech zemí, domluvte se! (Verduloj de ĉiuj landoj, interkompreniĝu!, ZELENÖ, 9, 4 (z 21.6.1990). Praha. 1990)
  • Inkludi, eskludi. (Starto, 4, 19-20. Praha. 1990)
  • Ĉu ŝarkoj en Prago? (Starto, 4, 20-21. Praha. 1990)
  • Proceso. (Starto, 6, 26-27. Praha. 1990)
  • Terminologia komunikado inter geologoj-esperantistoj. (La prelegkolekto el la konferenco AEST, 127-135. Poprad, 1988. Slovakia Esperanto-Asocio. 1990)
  • Terminologia komunikado inter geologoj-esperantistoj. (La prelegkolekto el la konferenco AEST. Poprad, 1988. Represo de la prelego en: Akademiaj Studoj 1988-1990, 91-99. Esperanto-Press, Bailieboro, Ontario, Kanado.)
  • Kriterioj por diagnozi argiliĝon vulkanoterma. (Geologio Internacia, 8, 139-159. Beijing.1990)
  • Fenomeno kaj efekto. (Starto, 3, 8. Brno. 1991)
  • Asimilado de propraj nomoj - natura proceso en Esperanto. (Starto 4, 13-15. Brno. 1993)
  • Asimilado de germanaj nomoj en Esperanton (precipe por la bezono naturhistoria) (Prelego okaze de la 43-a kultura semajnfino. Sarlanda Eeperanto-Ligo, Homburgo. 1994)
  • La protektata naturparko Sovaĝa ŝaro (Divoká šárka). (Helpa teksto por la duontaga ekskurao enkadre de la praga UK-81/1996. 16 p. - ĉeĥa Esperanto-Asocio. 1996)
  • Subakva vulkanismo en la nordbohemia terciaro. (Prelego por Internacia Kongresa Universitato. l0 p. Prago. 1996)
  • Averto antaŭ danĝeraj terminoj (Starto 2/1998)
  • Scienca vortaro de Esperanto (Scienca Revuo 1/2003)
  • Homonimoj en Esperanto (Scienca Revuo, 1/2009)
  • Ekvivalent-norma konsisto de helaj mineraloj el la serio bazalta-fonolita (Scienca Revuo, 1/2010)
  • Priskribo de la ŝtonoj (Scienca Revuo, 1/2010)
  • Jezuito darvinisto (Scienca Revuo, 1/2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Petr Chrdle: Doktoro Josef Kavka - Ĉeĥoslovakio - 70-jara (Starto 3/1992, p. 3-4)
  • Novaj honoraj membroj (Esperanto, 10/2003, n-ro 1163, 203)
  • Josef Kavka: Vojaĝe kun ISAE (Scienca Revuo 3/2006, p. 148-152)
  • Josef Kavka (Starto 1/2008, p. 23)
  • Nacia Biblioteko en Prago - ĉeĥlingvaj verkoj pri geologio
  • Nacia Biblioteko en Vieno - esperantlingvaj verkoj
  • Josef Kavka: Seznam uveřejněných i archívních prací z geologického oboru (Listo de publikigitaj aŭ arĥivitaj verkoj pri geologia fako, 1990)
  • Bulteno de Esperantista Klubo en Prago 1/2012, paĝo 5
  • Pri la forpaso de Josef Kavka informis Petr Chrdle la 15-an de junio 2019 per jena sciigo: "Ĵus min vokis Markétka Lidická (filino de Josef Kavka kaj danke al li denaska esperantistino), ke ŝi ĵus ricevis la sciigon (ŝi estas momente en Francio), ke nokte de hieraŭ al hodiaŭ mortis ŝia paĉjo, honora membro de UEA, ISAE kaj ĈEA kaj mia proksima amiko. Li aĝis 97 jarojn. Koncize eblas diri, ke krom sia familio li havis pliajn tri grandajn amojn: Geologion, Esperanton kaj ĝardenadon kaj en ĉiuj tri li estis tre sukcesa. La lasta adiaŭo kun li okazos marde la 25an de junio en Prago."
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.