Josef Kriehuber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Kriehuber
Memportreto de Josef Kriehuber, litografio, 1860
Memportreto de Josef Kriehuber, litografio, 1860
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1800 (1800-12-14)
en Vieno
Morto 30-an de majo 1876 (1876-05-30) (75-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Familio
Infano Friedrich Kriehuber
Okupo
Okupo litografisto • pentristo • portretisto • grafikartisto • vidartisto
vdr

Josef Kriehuber (naskiĝis la 15-an de decembro 1800 en Vieno; mortis la 30-an de majo 1876 samurbe) estis aŭstra litografiisto kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Honora tombo sur la Viena Centra Tombejo

En la ago de 13 jaroj Kriehuber jam estis akceptata por la fako desegno de la akademio de vidaj artoj en Vieno. En 1818 li akompanis la polan princon Sanguszko kiel desegnoinstruisto al Polujo. En 1821 li revenis al Vieno. Por havigi al si monon por la studo ĉe la akademio kaj por vivtenado, li fariĝis unu el la plej laboremaj litografiistoj de eldonejo Trentsensky. En 1826 aperis liaj unuaj portretoj laŭ la nova prestekniko litografio. Dum la sekvaj jardekoj Kriehuber fariĝis la plej demandata kaj pagata portretisto de Vieno dum la bidermajro. Lia sukceso rezultis ja el tio, ke li lerte portretis virojn pli gravaj kaj virinojn pli belaj ol ili vere estis.

Per ekesto de la fotarto la stelo de Kriehuber malleviĝis. En 1860 li ankoraŭ ricevis kiel unua artisto en Aŭstrujo la Ordenon Francisko Jozefo. Liajn lastajn vivojarojn superombris manko de mendoj kaj mizero. Li mortis la 30-an de majo 1876 kaj estis entombigita en sia hejmurbo.

Gravaj kolektoj de liaj verkoj troviĝas en Muzeo Albertina kaj en la portetokolekto de la Aŭstra Nacia Biblioteko je Vieno. Ekde 1889 en Vieno-Margareten la strateto Kriehubergasse.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Lia verkaro, bildigo de la viena socio tiuepoka, ampleksas proksimume 3000 portretajn litografiojn, krom tio kelkajn centojn da akvareloj. Ekzistas preskaŭ neniu gravulo tiutempa, kiun Kriehuber ne portretis. Li ekzemple portretis jenajn personojn: Francisko la 1-a, Klemens von Metternich, Franz Grillparzer, Johann Nestroy, Friedrich Hebbel, Franz Schubert, Robert Schumann, Giacomo Meyerbeer, Carl Czerny, Franz Liszt, Sigismund Thalberg, Ole Bull, Niccolò Paganini, Fritz Reuter kaj Ferdinando Maksimiliano de Austrujo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang von Wurzbach: Katalog der Porträtlithographien Josef Kriehubers. – 2-a eldono. Vieno: Walter Krieg Verlag, 1958
  • Selma Krasa: Josef Kriehuber 1800–1876: Der Porträtist einer Epoche. – Vieno: Eldonejo Christian Brandstätter, 1987
  • Kriehuber,Joseph. En Constantin von Wurzbach: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich. 13-a volumo, p. 219 sj., Vieno 1865.
  • Rudolf von Eitelberger von Edelberg: Gesammelte kunsthistorische Schriften, volumo 1, p. 90. Vieno: Braumüller, 1879.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]