Josef Popper-Lynkeus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josef Popper-Lynkeus

Josef Popper-Lynkeus en 1917

Josef Popper-Lynkeus en 1917
Plena nomo Josef Popper-Lynkeus
Naskiĝo 21-a de februaro 1838
Morto 22-a de decembro 1921
Ĉefaj interesoj fiziko, ekonomiko, filozofio, sociologio
Noteblaj ideoj Ĝenerala nutrigo
v  d  r
Information icon.svg

Josef Popper [jozef poper], konata laŭ la pseŭdonimo Lynkeus [linkeus] (21-a de februaro 1838, Kolín22-a de decembro 1921, Vieno) estis aŭstria filozofo, sciencisto, verkisto kaj elpensanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en la juda distrikto de la urbo Kolín (nun en Ĉeĥio). Edukiĝis alte en du politeknikaj edukejoj: la Praga kaj la Viena, kie li finis la studojn en 1859. Kiel neregistrita studento aŭskultis diverstemajn prelegojn en la Universitato de Vieno; tiamaniere, kaj per profunda tralegado de profesia literaturo, Popper akiris ankaŭ hom-sciencan edukon.

Post la fino de lia studo en la Viena politeknika edukejo li dum proksimume du jaroj laboris kiel inĝeniero en privata firmao. Dum la jaroj 1862-1866 privat-instruis kaj de tempo al tempo prelegis; ekde 1867 ĝis 1897 (inkluzive) laboris kiel sola elpensisto. Tiamaniere en 1868 li kreis sistemon de garnaĵoj por gardi la internajn murojn de vaporkaldronoj kontraŭ kalkokrusto. Tio, kaj kelkaj aliaj elpensaĵoj, ebligis lin kree laboradi je inĝenier-arto, fiziko, socia kaj morala filozofio – ne dependante je la establo kaj elitaj akademiaj grupoj.

Ideoj kaj la socia sistemo de Popper-Lynkeus[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ideoj de Popper antaŭiris sian epokon. Ekzemploj: inĝeniere – transsendo de energio malproksimen; transformo de la mekanika energio de kaskadoj kaj tajdoj en elektran (jam en 1862); fizike – la kunligo inter maso kaj energio (1883); la ideo de energi-kvantumo (1884); la principo de nenuligebla distordo de parametroj de mezurataj objektoj per mezuriloj; psikologie – interpretado de sonĝoj laŭ analizo de la konflikto inter la social konscienco de la homo kaj ties "besta" instinktaro (en la novelo "Sonĝe kvazaŭ maldorme", 1889). Jam kelkjare antaŭ Theodor Herzl, en sia verko "Princo Bismarck kaj la kontraŭjudismo" (1886), Popper konkludas, ke la juda popolo povas saviĝi de kontraŭjudoj nur per propra ŝtato. Tia ŝtato kreindas plej rapide, kun ia ajn komenca reĝimo – eĉ monarkia.

La novelon antaŭe menciitan Popper inkludis en la filozofian novelaron "Fantazioj de realisto", eldonitan en 1889 kaj represitan dudekfoje. Ekde tiom Popper ekuzis la pseŭdonimon "Lynkeus" – honore de la mitologia Linkeo Afareido, la naviganto de la Argonaŭtoj, priskribita kiel "akrevidanto" (kaj de la samnomita akrevida persono en "Faŭsto" de Goethe). Inter multaj originalaj ideoj, prezentitaj de Popper en tiu novelaro, menciindas: 1. La ebleco de marŝ-muziko influi hom-amasojn; 2. La racieco kaj utileco de certaj pun-metodoj; 3. La homa rajto vivi. Ni pritraktos jene la du unuajn ideojn ĝenerale, kaj la trian iom pli profunde.

Popper-Lynkeus rimarkas, ke la muziko kapablas multe influi amasojn. Li diras, ke marŝ-muziko ofte estas ilo de tiranoj por transformi homojn en paston, de kio knedeblas io ajn. Tiu ideo de Popper-Lynkeus similas al la eldiro de Lev Tolstoj, ke "kie oni volas havi pli da sklavojn, ke komponu pli da marŝojn".

En juroscienco Popper-Lynkeus postulis, ke la plej grava puno por krimo devas esti publika anonco de tiu krimo, kaj izolado rezervendas nur por recidivuloj.

Laŭ Popper, la rajto vivi estas la ĉefa, natura homa rajto, do la registaro ne rajtas memvole sendi homon al sia morto sen sia konsento. Popper konsentis al la ideo de deviga armea servo, sed kun la kondiĉo, ke nur volontuloj estu sendotaj al batalejoj.

Tamen la rajto vivi restas kvazaŭ sensenca sono, se la homo ne havu bazajn bezonaĵojn kaj bazajn servojn.

Sian originalan socian sistemon, en kiu ĉiuj homoj proviziĝas per bazaj bezonaĵoj, Popper-Lynkeus prilaboris en kelkaj de siaj verkoj, ekde "La rajto vivi kaj la devo morti" (1878) ĝis "La ĝenerala deviga nutrigservo kiel solvo de socia problemo" (1912).

Laŭ la ideo de Popper, la socio devas provizi siajn anojn per bazaj bezonaĵoj, kiel nutro, vesto kaj loĝejo, kaj ankaŭ per bazaj servoj, kiel kuraco, eduko kaj instruo ĝis plenkresko. Siaflanke, ĉiu sana sociano devas je deviga servo partopreni je laboro ne postulanta specialan edukon, kiu kreas materian bazon de la komuna ekonomio (mineral-elfoso, lignosego, agrikulturo, konstruado de vojoj kaj domoj k.t.p.); ankaŭ la sociano devas partopreni je fabrikado de bazaj bezonaĵoj kaj provizado de bazaj servoj.

Laŭ Popper, justa homa socio aperos ne rezultate de perforta revolucio, sed post daŭra proceso de konvinko kaj komuna konsento. En tia socio ĉiu sana homo dum sia vivo transiros kvar soci-aĝajn etapojn (la tria estas evitebla): (1) eduk-instrua; (2) natur-ekonomika (deviga laboro kiel priskribita supre – por viroj ĝis 30 jaroj kaj virinoj ĝis 25; tiu etapo rajtigas homon al dumviva ricevo de bazaj bezonaĵoj kaj servoj); (3) mon-ekonomika – nur por dezirontoj (porpaga laboro en iu ajn mon-ekonomika entrepreno, ĉu ŝtata, ĉu privata; en privata entrepreno ĉu kiel laboranto, ĉu kiel entreprenisto libera; tiamaniere homo rajtas gajni monon kaj per ĝi akiri nebazajn bezonaĵojn kaj servojn); kaj (4) emerita. La individua homo decidas por si mem la aĝon de emeriteco.

Dum la du lastaj etapoj la homoj estas libera, sed dum la du unuaj etapoj ili nur gajnadas sian liberecon kaj kreskadas ĝis plena kompreno de la signifo de tiu libereco. Popper rimarkas ke la daŭro de la dua etapo pograde plimalgrandiĝos kun la evoluo de la scienco kaj teknologio; paralele la amplekso de la sfero de "bazaj" bezonaĵoj kaj servoj plivastiĝos reflektante la kreskadon de la vivnivelo.

La necesa premiso por ke tia sistemo estu konstruebla estas edukado de la infanaro pri ŝato kaj estimo al la homaro, la individuo kaj la laboro; pri malŝato al pseŭdo-bezonoj; kaj pri racia planado de la ripoz-tempo.

Admirantoj de Popper[redakti | redakti fonton]

Inter la admirantoj de Popper-Lynkeus estis la fizikistoj Albert Einstein kaj Ernst Mach; la filozofoj Martin Buber kaj Hugo Bergmann; la kemiisto Wilhelm Ostwald, la matematikisto Richard von Mises, la statistikisto Kārlis Balodis, la fiziologo Teodoro Baer, la psikologo Sigmund Freud; la verkistoj Max Brod, Stefan Zweig kaj Arthur Schnitzler; kaj la cionisma ideologo, poeto kaj verkisto Zeev Ĵabotinskij.

Ĵabotinskij priskribis la ideon de Popper pri socia sistemo per "kvin M-oj": Manĝaĵo, Mantelo, Muroj, Medikamentoj, Majstroj (hebrelingve, sam-orde: mazon', malbuŝ, ma'on', marpe', more'). Manko de ĉiu el tiuj kvin li nomis "kavoj". Ĵabotinskij skribas: "la homa socio similas infanĝardenon kun kvin kavoj – por ĉiu el la kvin M-oj. Ludantaj infanoj riskas fali en unu el ili. Kion faru prusa policisto? Starigu ŝildojn kun la surskribo: ne iru dekstren, ne iru maldekstren. Mi, laŭ Popper, proponas plenigi ĉiujn tiujn kavojn, por ke la infanoj povu libere ludi ie ajn".

La 21-an de februaro 1918, honore de la okdekjariĝo de Popper, liaj admirantoj, inkluzive la kuraciston kaj psikologon Fritz Wittels (poste la psikanalizisto de la usona poeto E. E. Cummings), fondis en Vieno organizon nomitan „Allgemeinen Nährpflicht“ (Ĝenerala nutrigo). La organizo, kiu eldonis samnoman ĵurnalon, funkciis dum 20 jaroj ĝis la nazia registaro fermis ĝin.

Josef Popper-Lynkeus mortis la 22-an de decembro 1921. La viena strato kie li loĝis dum la lastaj jaroj de sia vivo nomiĝas je lia honoro (Lynkeusgasse). En Tel-Aviv ankaŭ troviĝas strato Popper-Lynkeus (stratkodo 3312).

En 1988, honorante la 150-jarigon de Popper, la Goethe-Universitato de Frankfurto ĉe Majno inaŭguris fonduson por la esploro kaj informado pri la verkaro kaj ideoj de Josef Popper-Lynkeus.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Popper-Lynkeus verkis nur germanlingve. Jen kelkaj el liaj verkoj:

  • Das Recht zu leben und Die Pflicht zu sterben. Socialphilosophische Betrachtungen, anknüpfend an die Bedeutung Voltaire’s für die neuere Zeit. Zu seinem 100. Todestage (30. Mai 1878). Koschny, Leipzig 1878. (Vierte, unveränderte Auflage, Löwit, Wien 1924). – Volltext online (3. Auflage, 1903).
  • Flugtechnische Studien. Ueber einige flugtechnische Grundfragen, anknüpfend an eine Besprechung des Buches: „Die Luftwiderstandsgesetze, der Fall durch die Luft und der Vogelflug“ von Herrn Fr. R. v. Loessl, vorgetragen am 4. Februar und 3. März 1896 im Wiener flugtechnischen Verein. Mayer & Müller, Berlin 1896. – Teksto reta.
  • Phantasien eines Realisten. Carl Reißner, Dresden/Leipzig 1899. – Teksto reta (2., unveränderte Auflage, 1900).
  • Voltaire. Eine Charakteranalyse, in Verbindung mit Studien zur Ästhetik, Moral und Politik. Reißer, Dresden 1905.
    • Dritte, unveränderte Auflage im Auftrage des Verfassers herausgegeben von Margit Ornstein. Löwit, Wien/Leipzig 1925.
  • Das Individuum und die Bewertung menschlicher Existenzen. Reißner, Dresden 1910. – Teksto reta (2. unveränderte Auflage, 1920).
  • Die allgemeine Nährpflicht als Lösung der sozialen Frage, eingehend bearbeitet und statistisch durchgerechnet. Mit einem Nachweis der theoretischen und praktischen Wertlosigkeit der Wirtschaftslehre. Reissner, Dresden 1912. – Teksto reta.
    • Zweite Auflage im Auftrage des Verfassers nach seinem Tode herausgegeben von Margit Ornstein. Rikola, Wien (u.a) 1923.
  • Selbstbiographie. Verlag Unesma, Leipzig 1917. (Im Anhang drei Briefe von Julius Robert Mayer; Poppers Arbeit über J. R. Mayers „Mechanik der Wärme“; Historisches zur elektrischen Kraftübertragung; einige Besprechungen der „Phantasien eines Realisten“ und chronologisches Verzeichnis der Schriften des Verfassers u.a.) – Teksto reta.
  • Krieg, Wehrpflicht und Staatsverfassung. Rikola-Verlag, Wien/Berlin/Leipzig/München 1921.
  • Über Religion. Im Auftrage des Verfassers aus seinem literarischen Nachlasse herausgegeben von Margit Ornstein, Wien-Leipzig: R. Löwit Verlag 1924
  • Fürst Bismarck und der Antisemitismus. Wien-Leipzig: R. Löwit Verlag 1925
  • Gespräche. mitgeteilt von Margit Ornstein und Heinrich Löwy mit einem Vorwort von Julius Ofner, Wien-Leipzig: R. Löwit Verlag 1925

Verkoj pri Popper-Lynkeus[redakti | redakti fonton]

Esperante:

  • Efraim Wolf, Ekonomia minimumo: eseo pri la vivo de Josef Popper-Lynkeus. Jerusalemo, eldonejo Sivron, 1988.

Germane:

  • W. W. Swoboda: Popper Josef, en: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Band 8. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 1983, ISBN 3-7001-0187-2, S. 205.
  • Ingrid Belke: Popper-Lynkeus, Josef. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 20, Duncker & Humblot, Berlin 2001, ISBN 3-428-00201-6, S. 628 f.
  • Friedrich F. Brezina: Gesicherte Existenz für Alle - Josef Popper-Lynkeus (1838-1921). Verlag Monte Verita, Wien 2013, ISBN 978-3-900434-84-7.

Hebree:

  • ישראל דוריון, ממלכת-לינקאוס, 1939.
  • ישראל דוריון, הקץ למלחמת הקיום, 1954 - kun antaŭvorto de Albert Einstein.
  • מנדל זינגר, ההומניסט פופר-לינקאוס, 1971.
  • ישראל דוריון, פופר-לינקאוס – הפתרון לבעיית הקיום, 1981.
  • אפרים וולף, יוסף פופר-לינקאוס, 1996.