Josef Radetzky von Radetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Radetzky en 1856

Josef Radetzky von Radetz (naskiĝinta en la 2-a de novembro 1766 en Sedlčany, mortinta en la 5-a de januaro 1858 en Milano) estis aŭstra generalfeldmarŝalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Radetzky frekventis la gimnazion en Prago kaj la Collegium nobilium en Brunno. En la 1784-a jaro li je propraj kostoj akceptitis kadeto en la Regimento Caramelli. Dum 1788-90, en milito kontraŭ la Turkoj, Radetzky mallongan tempon estis privata oficiro de Franz Moritz von Lacy kaj ekde 1789 de feldmarŝalo Gideon Ernst von Laudon. Post la packontrakto de Sviŝtov (1791) Radetzky batalis kontraŭ la francaj revoluciaj armeoj en la oriento kaj poste sur batalkampoj en Nederlando, Germanio, Italio, Rusio kaj finfine Francio. En 1794 li iĝis kavaleria majstro, en 1796 majoro, en 1799 subkolonelo kaj en 1805 generalmajoro. En la milito 1809 li pruvis sian talentegon per lerta protekto de la retiriĝantaj taĉmentoj ĉe Regensburg kaj Deutsch-Wagram. En somero 1809 li iĝis ĉefo de la stabo de la supera komandejo. Li intense dediĉis sin al la reformo de la armeo kontinuigante la laboron de arkduko Carl (1771–1847). En 1812 Radetzky partoprenis en la supera oficira rango de "quartier-maître général" ĉe Karl Philipp zu Schwarzenberg la francan kampanjon en Rusion: ĉar por Napeolono Aŭstrio devis provizi tutan helpan korpuson en grandeco de armeo.

En 1813 Aŭstrio denove aliĝis al la aliancanoj: Kiel generalstabestro de la gvidanto de la aliancanoj kontraŭnapeolonaj Schwarzenberg li ludis gravan rolon, antaŭ ĉio en la Batalo de Leipzig. Post la Dua packontrakto de Parizo (novembro 1815) oni foririgis Radetzky pro financaj kaj familiaj problemoj al malpli grava posteno. Radetzky estis en 1829 generalo de la kavalerio kaj remparkomandanto de Olomouc: dum tiuj jaroj li verkis serion da militteoriaj skribaĵoj.

Dua kariero[redakti | redakti fonton]

En 1830 li senditis fare de imperiestro Francisko la 1-a reen al Milano. De 1831-57 li estis komandanto de la 2-a Armeo, el kiu li faris tre efikan batalinstrumenton. Kune kun sia generalstabestro Heinrich von Heß li verkis trejnadpriskribojn novajn i.a Feldinstruction" kaj Manövrir-Instruction". En 1836 li promociitis al la rango de feldmarŝalo kaj faris ĉion eblan por sekurigi la apartenon de la Reĝlando Lombardujo-Venetio al la Habsburga monarkio. Tamen la revolucio kun tre naciemaj trajtoj maltrankviligis en marto 1848 ankaŭ la itallingvajn teritoriojn de Aŭstrio: krome la Regno de Sardio deklaris la militon al la aŭstroj.

Estante 82 jara Radetzky retiriĝis en la t.n. Fortresan kvarangulon (Mantova – Verona – Pesĉiera – Legnago) kaj komencis sukcesan lacigan kampajon kontraŭ la trupoj de Sardio. Li venkis ĉe Santa Lucia, Curtatone, Vicenza, Sona, Sommacampagna, Custoza kaj Volta, enmarŝis triumfe en aŭgusto en Milanon kaj akceptis packontrakton ofertitan fare de reĝo Carlo Alberto. Sed post kiam la sama reĝo ofendis ĝin en marto 1849, Radetzy venkis denove ĉe Mortara kaj Novara la sardiajn taĉmentojn. Ĝis la demisio en 1857 Radetzky intencis peri repaciĝon inter la italoj kaj Vieno.

La rememoroj de Radetzky kiel ankaŭ liaj postlasitaj militaj skribitaĵoj grandparte forgesitis. La de li enkondukita kutimo ke la oficiroj reciproke ci-diru validis ĝis la fino de la Habsburga monarkio en 1918. Intertempe ankaŭ italaj historiistoj konsideras lian rolon kiel generalguberniestron en Milano pli pozitiva. Dum la militoj kontraŭ Napeoleono kaj denove en 1848/49 Radetzy multfoje honoritis. Lia maŭzoleo troviĝas en la Memorigloko Heldenberg.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Großkreuz des Militär-Maria-Theresien-Ordens (1848)
  • Orden vom Goldenen Vlies (1849)
  • russischer Feldmarschall
  • Honora civitano en Vieno (1849) kaj aliaj urboj
  • Stratoj, pontoj kaj placoj nomitis por li
  • Monumentoj en Vieno (1892) kaj en Prago (1852: ne plu starigita).
  • Marŝo Radetzky de Johann Strauß (patro)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Oskar Regel]: Feldmarschall Radetzky. Leben, Leistung, Erbe. Herold, Wien/München 1957.
  • Franz Herre: Radetzky. Eine Biographie. Kiepenheuer & Witsch, Köln 1981, ISBN 3-462-01486-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]