Josef Rehrl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Rehrl
Persona informo
Josef Rehrl
Naskiĝo 7-an de januaro 1895 (1895-01-07)
en Salcburgo
Morto 11-an de novembro 1960 (1960-11-11) (65-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en VienoSalcburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef REHRL (naskiĝinta la 7-an de januaro 1895 en Salcburgo, mortinta la 11-an de novembro 1960 samloke) estis aŭstra oficisto kaj politikisto de ÖVP. Inter 1947 kaj 1948 li estis ministroprezidanto de Salcburgio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante frato de Franz Rehrl li anis ekde 1916 ĉe la katolika studenta korporacio K.ö.St.V. Almgau Salzburg ene de MKV kaj honore ĉe AV Austria Innsbruck ene de ÖCV.

Inter 1922 kaj 1926 li anis ĉe la urba konsilio de Salcburgo kaj ĉe deputitis en la Federacilanda ĉambro de al aŭstria parlamento inter 1945 kaj 1949. Ties estro estis en la 1948-a jaro.

Li famiĝis ankaŭ eksterlande pro la plano reokupi kaj resalcburgiigi la partojn de Salcburgio kiuj perdiĝis en 1816 kaj troviĝas nun en Bavarujo je Rupertiwinkel. Krome iĝu partoj de Salcburgio la Distrikto Berchtesgadener Land kaj Bad Reichenhall kun siaj ĉirkaŭaĵoj. Kromoj planoj antaŭvidis novan landlimon de Salcburgio eĉ ĉe la rivero Traun (alfluanto de Alz) - kvankam historie neniam estis ekzistinta iam landlimo ĉe Traun!

Kaj la koncernitaj liberigotaj germanoj kaj la ministroprezidanto de Bavarujo Wilhelm Hoegner anoncis rezistadon, se necese eĉ armilare: Wenn es sein muß, werden unsere bayerischen Bauern ihr Land mit Mistgabeln und Sensen verteidigen.[1]

Pro partiinternaj kvereloj li retiriĝis el la ministroprezidanteco. Posteulo lia iĝis en decembro 1949 Josef Klaus.

Okaze de la ĝenerala kunveno de la societo Mozarteumorchester Salzburg en la 4-a de julio 1953 oni elektis Rehrl klubprezidanto.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Je la bieno Lürzerhof en la urbokvartalo Lehen nomiĝas lernejo por li, Josef-Rehrl-Schule.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josef Wysocki: Leben im Berchtesgadener Land 1800-1990, p. 322–326

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]