Josef Schmalzl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Josef SCHMALZL)

Josef SCHMALZL [JOzef ŜMALcl] estis germana profesoro de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo. Li naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1883 en Saal an der Saale. Esperantisto de 1909, li fondis la Esperanto-Societo en Augsburg en 1910, poste GEA-grupon en Weiden. Poste li servis interalie kiel prezidanto de Bavara Esperanto-Ligo kaj prezidanto de la konsilantaro de GEA. Li prilaboris la 6-an volumon de la libreto Esperanto - ein Kulturfaktor.