Saltu al enhavo

Josef Schamanek

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Schamanek
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1859 (1859-03-15)
Morto 10-an de novembro 1940 (1940-11-10) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Josef SCHAMANEK [ŝamanek] (naskiĝis la 15-an de marto 1859 en Prostějov; mortis la 10-an de novembro 1940 en Vieno) estis aŭstra esperantisto, burĝlerneja eksdirektoro kaj iama lektoro en la Teknika Altlernejo en Wien.

Li estis sekretario kaj prezidanto de AKLE kaj AED, vicprezidanto de 16-a UK. Li estis la unua lektoro por Esperanto en Teknika Altlernejo en Wien de 1917 ĝis 1930. Li ĉeestis kiel delegito la instruistan Konferencon en Genève en 1920. Li instigis la instalon de ŝtata ekzamena komisiono por Esperanto, kies komisaro li fariĝis. Li estis membro de Loka Kuratora Komitato de IEMW. Li verkis lernolibron laŭ parola metodo, 1914.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]