Josef Valčík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Josef Valčík


Naskiĝo 2-a de novembro 1914
en Flago de Aŭstrio-Hungario Smolina, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-a de junio 1942
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Rango: rotestro
Tempo de deĵoro: 1936-1942
Deĵoris en: ĉeĥoslovaka armeo
Taĉmento: membro de Silver A
Militoj: dua mondmilito
Bataloj: bataloj en Francio
Operaco Anthropoid
Persona informo
Tombo Ďáblice cemetery
Lingvoj ĉeĥaangla
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Josef Valčík
Parencoj Vratislav Ebr
Okupo
Okupo militisto
vdr

Josef Valčík naskiĝis la 2-an de novembro 1914 en Smolina ĉe Valašské Klobouky en malriĉa familio. En Smolina li vizitis komunuman lernejon. Finvizitinte la lernejan vizitadon li iradis labori al lokaj kamparanoj. Pli poste li finlernis ĉe firmao Baťa. Samtempe li vizitadis vesperan lernejon. En la jaro 1936 li komencis militservi en Jičín. Li sukcese finis suboficiran lernejon kaj la militservon li finis kiel serĝento. Fine de la jaro 1939 li decidiĝis foriri al ĉeĥoslovaka soldataro en Francio. En lastaj tagoj de la jaro 1939 li transiris ĝis Slovakio kaj Hungario. Senprobleme li daŭrigis tra Balkano, Turkio, Sirio kaj per ŝipo li transnavigaciis ĝis Francio. Li estis enskribita en la ĉeĥoslovakan soldataron en Agde en Francio kaj soldatiĝis la 6-an de marto 1940. En Francio li partoprenis en retirigaj bataloj en batalfronto. Post armistico li veturis per ŝipo en Anglion. En 1941 li faris kurson por rotestroj en rezervo. La 19-an de septembro 1941 li estis sendita al baza kurso en STS-26 en Skotlando kaj sekve li faris kurson por desalto per paraŝuto en STS-51 en Ringway. Tuj poste li estis elektita por ekzerci apartajn taskojn en la patrujo. Li trairis tra apartaj ekzercoj kaj li estis envicigita en grupon Silver A. Kun tiu ĉi grupo li estis transportita en la patrujon kaj ĵetita sur paraŝuto nokte el la 28-a je la 29-a de decembro 1941 ĉe vilaĝo Senice en regiono ĉirkaŭ Poděbrady. Poste komune kun Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš li partoprenis dum atenco kontraŭ Heydrich.

La 18-an de junio 1942 li pafmortigis sin dum ĉirkaŭigo en batalo kontraŭ gestapo kaj germanaj policaj organoj en templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.