Josef Xaver Kobza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Josef Xaver Kobza
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1921 (1921-02-21)
en Herbortice
Morto 8-an de novembro 2020 (2020-11-08) (99-jaraĝa)
en Veselí nad Lužnicí
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo katolika sacerdoto
vdr

Josef Xaver KOBZA (27. 2. 1921 en Herbortice - 7. 11. 2020 en Veselí nad Lužnicí) estis ĉeĥa pastro kaj esperantisto, honora membro de ĈEA.

Konata kiel kunorganizinto de la Katolikaj E-Tendaroj okazintaj en la jaroj 19691977 en lia naskiĝvilaĝo Herbortice. En la jaro 1950 li soldatservis en PTP (armea reeduka laborbataliono), dum kiu li estis kondamnita al dujara prizono pro nepermesita grupiĝado. Post sia reveno el malliberejo al Herbortice kaj laborante denove kiel pastro, li fondis E-rondeton por lerni internacian lingvon. Baldaǔ poste li partoprenadis diversajn E-aranĝojn enlande kaj en Pollando. Li partoprenis UK-on en Sofio kaj Budapeŝto. Li fervore aktivadis en la katolikaj someraj tendaroj, en multaj renkontiĝoj de la esperantistoj precipe en IKUE kongresoj. En la urbo Písek, kie li dum multaj jaroj plenumis sacerdotan servon, li kunorganizis sukcesajn E-aranĝojn. En 2007-2017 li vivis en la en porpastra domo en České Budějovice, sekve du jarojn denove cxe petranoj en Písek kaj ekde 2019 en la Domo de Sankta Francisko en Veselí nad Lužnicí, kie li la 7-an de novembro 2020 forpasis.