Josef Štolba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Štolba
Persona informo
Naskiĝo 3-an de majo 1846 (1846-05-03)
en Hradec Králové
Morto 12-an de majo 1930 (1930-05-12) (84-jaraĝa)
en Královské Vinohrady
Tombo tombejo de Vinohrady vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo verkistotradukistodramaturgo • dramaturgo • libretisto • juristonotarioedukisto vd
Laborkampo jura profesio • literaturoteatrotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Josef ŠTOLBA (naskiĝis la 3-an de majo 1846 en Hradec Králové - mortis la 12-an de majo 1930 en Praha) estis ĉeĥa dramverkisto.

Li doktoriĝis pri juro, sed fariĝis edukisto en grafa familio, kun kiu li traveturis la mondon (norda Eŭropo, okcidenta Hindio, Norda Ameriko). Poste li fariĝis notario, sed samtempe komencis aktivi literature. Sukcesaj estis precipe liaj farsoj, malpli altan nivelon havis liaj tragedioj. Valoraj estas liaj rememoroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vodní družstvo (Akva kooperativo, 1887)
  • Maloměštští diplomaté (Etburĝaj diplomatoj, 1888)
  • Na letním bytě (En la somera loĝejo, 1898)
  • Z mých pamětí (El miaj rememoroj, 1906)