Josefine Finholt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Josefine FINHOLT)
Josefine Finholt
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1857 (1857-08-07)
Morto 3-an de marto 1921 (1921-03-03) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Josefine FINHOLT (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1857, mortis la 3-an de marto 1921) estis norvega esperantistino. Guvernistina kaj instruistina ekzamenoj. Esperantiĝis en 1908 kaj de tiam ŝi per tuta vivo kaj animo apartenis al E. Membro de gazeta komitato 1908, del. de UEA 1911, kunfondinto de NEL 1911, restarigis la EK en Oslo 1912, fondinto kaj sekr. de Asocio de N Geinstruistoj E-istaj 1915. Gvidis multajn kursojn 1912-18, i.a. la unuan por-infanan kurson en N. Ŝi entute gvidis kaj subtenis la movadon dum malfacilaj periodoj kaj antaŭ ŝia morto ŝi destinis sufiĉan kapitalon por pagi la eldonon de lernolibro de Rifling (5 000 ekz.). Ŝia morto estis grava bato por la Norvega Esperantomovado, kiu dum postaj 5 jaroj preskaŭ nur vegetis.