Josefine Mutzenbacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt
Origine Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt
Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt
Aŭtoroj
Aŭtoro atribuita al Felix Salten
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1906
Ĝenro erotika romano
Information icon.svg
vdr

Josefine Mutzenbacher oder Die Geschichte einer Wienerischen Dirne von ihr selbst erzählt (Esperante: Josefine Mutzenbacher aŭ La historio de viena prostituitino de ŝi mem rakontita) estas erotika romano anonime aperinta en Vieno en 1906. Malgraŭ tio, ke neniu aŭtoro iam ajn depostulis la aŭtorecon, jam en ĝia tempo estis atribuita al Felix SaltenArthur Schnitzler de la bibliotekistoj de la Universitato de Vieno.

La verko rakontas la historion de Josefine kaj ŝiaj fratinoj kaj amikinoj, la plejparto neplenaĝaj, kaj ilia seksuma inicado. La lingvo de la romano estas tute eksplicita. Per kredeblaj rakontoj pri la seksumaj spertoj el la retrospektiva vidpunkto de la infanino, ĝi kompilas plejeble ĉiujn seksumajn tabuojn, de infana prostituado kaj incesto ĝis grupa seksumadomidzado. Ankoraŭ nun la libro estas unu el la plej vendataj de eŭropa seksuma literaturo.