Josep Albagés Ventura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Josep ALBAGÉS VENTURA)
Josep Albagés Ventura
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1876 (1876-11-30)
en Vimbodí
Morto 30-an de novembro 1963 (1963-11-30) (87-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopedagogo • instruisto de la kataluna lingvo
vdr

Josep ALBAGÉS i VENTURA (naskiĝis la 25-an de decembro 1877 en Vimbodi, mortis en 1964 en Barcelono) estis kataluna esperantisto.

Profesie instruisto, li instruis en pluraj urboj de Katalunio, inter kiuj Vic kaj ĉefe Manresa, kie elstaris lia pedagogia sistemo. En 1934 li estis nomumita de direktoro de lernejo en Barcelono. Post la hispana milito, li estis dum iom da tempo reprezaliita, kaj oni malpermesis lian pluan instruadon, sed fine li reprenis sian karieron ĝis sia emeritiĝo.

Li multe agadis en kulturaj kaj sociaj aktivadoj en Manresa.[1]

Li estis esperantisto de 1907. Fondinto de Esperanto-grupoj en Vic kaj Manresa, kursgvidanto depost sia esperantistiĝo.

Premiito de Internaciaj Floraj Ludoj, organizinto de KEF-kongreso en Manresa, redaktoro de pedagogiaj revuoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.