Josep Franquesa i Solé
| Josep Franquesa i Solé | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1936 en Sant Feliu de Codines |
| Morto | 23-an de junio 2025 (88-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Familio | |
| Infano | Montserrat Franquesa Gòdia |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Josep FRANQUESA i SOLÉ (n. 1937 en Sant Feliu de Codines, Vallès Oriental, Katalunio; † 23-an junio 2025)[1] estis kataluna entreprenisto kaj esperantisto. Li estis patro de la esperantistino Montserrat Franquesa. Li estis prezidanto de la Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) dum kelka tempo. Li estis membro de la Societo Zamenhof ekde 1982 kaj partoprenis ĉirkaŭ 40 Universalan Kongreson de Esperanto.[2] Inter 1995 kaj 2013, kun mallonga paŭzo, li estis membro de la C-komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li ankaŭ estis aktiva en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio ekde 1996.[3][4]
Franquesa lernis Esperanton dum sia adoleskeco kaj disvolvis sian profesion en Lleida, komence en koko-bredado kaj poste en la vendo de ekipaĵoj por aŭtomobil-riparado kaj hidraŭlikaj aparatoj. Dum tiu periodo li uzis Esperanton por internaciaj kontaktoj kaj por aliri sciencajn kaj teknikajn novaĵojn.[3] En 2006 li partoprenis azian PTC-foiron pri hidraŭliko kaj pneŭmatiko en Ŝanhajo, kie kun la helpo de tri lokaj esperantistoj li subskribis komercajn interkonsentojn.[5] Li estas aŭtoro de la eseo «Malgranda estas bela, grava kaj interesa» (2003), kiu raportas lian praktikan uzadon de Esperanto dum pli ol kvindek jaroj.[3][4]
Li kontribuis al la katalunaj kaj hispanaj esperanto-movadoj, estante prezidanto de la kongresaj komitatoj en Lleida en 1975 kaj 1986, kaj prezidanto kaj vicprezidanto de la Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) dum pluraj periodoj ekde la 1990-aj jaroj.[3] En 2018 li estis nomumita honora membro de UEA dum la 103a Universala Kongreso en Lisbono,[6] distingo atribuita al gravaj personoj en la internacia esperantista movado.[7]
Li partoprenis la inaŭguron de la Biblioteko-Arkivo Petro Nuez en Sabadell, kiu konservas pli ol 3 000 librojn kaj publikaĵojn rilatajn al Esperanto kaj ĝia historio. Tiuj instalaĵoj estas parto de la kataluna esperantista heredaĵo, kun celo faciligi la lernadon kaj praktikon de Esperanto kaj konservi arĥivojn de la Kataluna Esperanto-Asocio.[8]
Li ankaŭ estis membro de speciala komisiono de UEA por iniciati kaj kunordigi agadojn dum la Internacia Jaro de Lingvoj deklarita de Unuiĝintaj Nacioj en 2008. En tiu komisiono, gvidata de vicprezidanto Ranieri Clerici, Franquesa partoprenis kiel prezidanto de KEA (Komitato de Esperanto-Agado).[9] Li ankaŭ estis parto de la delegacio de KEA en simpozio pri lingvaj rajtoj en Ĝenevo la 24-an de aprilo 2008, okazigita en la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. Tiu evento kunvenigis fakulojn kaj reprezentantojn de lingvaj malplimultoj por diskuti la defendo de lingvaj rajtoj kaj la situacion de minoritataj lingvoj en Eŭropo kaj Ameriko.[10]
Josep Franquesa estis aktiva persono en la kataluna kaj internacia esperantistaj komunumoj, kun engaĝiĝo kiun li ankaŭ dividis kun sia familio.[11] Li prezidis la Katalunan Esperanto-Asocion, kie lia filino Montserrat Franquesa ankaŭ estis aktivula.[12] Lia nepo Jordi Calafí, engaĝita en la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), reprezentas la trian generacion de esperantistoj en la familio, daŭrigante la heredaĵon de sia avo partoprenante kongresojn kaj antaŭenigante la internacian lingvon kiel komunikilon.[13][14]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ KEA. Forpasis Josep Franquesa i Solé | ESPERANTO*CAT» (en Esperanto). [Konsultita: 24 junio 2025].
- ↑ Josep Franquesa i Solé: "Malgranda estas bela, grava kaj interesa". En: Hektor Alos i Font, Josep Franquesa i Solé, Paul Gubbins, Albert Herranz Hammer. Malgranda estas bela. Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirinea Kongreso de Esperanto (Sóller, 31-an de oktobro 2002 - 3-an de novembro 2002). La Suplemento de Kataluna Esperantisto n-ro 4. Kataluna Esperanto-Asocio - O Limaco Edizions, 2003. 67 p. ISBN 84-933380-1-X. Paĝoj: 11-18
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Novaj honoraj membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA. Esperantujo.china.org.cn. Konsultita 2025-06-23.
- ↑ 4,0 4,1 Nova honora membro de UEA: IKEF-veterano Jose FRANQUESA. IKEF.info. 2018-08-13. Konsultita 2025-06-24.
- ↑ Komerci per esperanto. Kataluna Esperantisto, 2006, p. 9. https://static1.squarespace.com/static/5ee0f50ec4f3ed4b48c53305/t/66a371ee5e62fe091dc58b4e/1721987569127/pdf_ke0604w.pdf
- ↑ La Lanterno Azia, n-ro 354, septembro-oktobro 2018. Konsultita 2025-06-23.
- ↑ E_elsendo el la 30.07.2018. Pola Retradio en Esperanto. Konsultita 2025-06-23.
- ↑ S’inauguren noves instal·lacions de la biblioteca especialitzada en esperanto a Sabadell - iSabadell. 2015-07-07. Konsultita 2025-06-23.
- ↑ Puig, Llibert. Laborgrupo por la lingvojaro. Kataluna Esperantisto, 2007, p. 10.
- ↑ Alòs, Hèctor. Simpozio pri lingvaj rajtoj en Ĝenevo. Kataluna Esperantisto, 2008, p. 7.
- ↑ Tri novaj Honoraj Membroj de UEA. Sezonoj.ru, 2018-08-10. Konsultita 2025-06-23.
- ↑ Obituari: Montserrat Franquesa Gòdia (1966-2021). Anuari de Filologia. Antiqua et Mediaeualia, 2022-12-29.
- ↑ La sukcesa RenKEJtiĝo en Katalunio. Sezonoj.ru, 2023-03-31. Konsultita 2025-06-24.
- ↑ Jordi Calafí: "El esperanto forja una visión sabia del mundo". El Periódico, 2018-08-31. Konsultita 2025-06-24.

