Josep Puig i Cadafalch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Josep Puig i Cadafalch
Audouard-PuigCadafalch-0316.jpg
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1867 (1867-10-17)
en Mataró
Morto 23-an de decembro 1956 (1956-12-23) (89-jara)
en Barcelono
Tombo Q47180857
Lingvoj kataluna lingvohispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater ETSEIB • Universitato de Madrido • Escuela Técnica Superior de Arquitectura de Barcelona • Universitato Politeknika de Katalunio
Subskribo Josep Puig i Cadafalch
Familio
Patro Joan Puig i Bruguera
Patrino Teresa Cadafalch i Bogunyà
Edz(in)o Àngels Macià i Monserdà
Profesio
Profesio arkitekto • arthistoriisto • politikistoprofesoro
Verkoj Casa Amatller
Casa de les Punxes
Casaramona
v  d  r
Information icon.svg

Josep Puig i Cadafalch [PUĉi kadaFALĈ][1] (Mataró, 17a de oktobro 1867 - Barcelono, 23a de decembro 1956) estis katalun-hispana arkitekto, konsiderita unu el la plej gravaj de la kataluna modernismo. Li estis krome historiisto, matematikisto kaj politikisto,[2] kaj li estis prezidanto de la Municiparo de Katalunio inter 1917 kaj 1924,[3] post la morto de sia antaŭulo Enric Prat de la Riba.[4]

Li estis profesoro pri hidraŭliko kaj rezisto de materialoj.

Same kiel aliaj katalunismaj estroj, Puig i Cadafalchl apogis en 1923 la puĉon de Primo de Rivera.[5] Fakte li estis unu el la katalunestroj kiuj venis al la fervoja stacio por adiaŭi la generalon Miguel Primo de Rivera kiam tiu translokiĝis al Madrido por enposteniĝi kiel diktatora ĉefministro.[6] Tamen, en januaro 1924 li mem estos elpostenigita fare de la nova reĝimo kaj anstataŭita per Alfonso Sala.[7][8]

Puig estis disĉiplo de Lluís Domènech i Montaner, kaj estas konsiderata la lasta reprezentanto de la modernismo kaj la unua de la sekva Noucentisme. Laŭ kelkaj fakuloj, lia verko pŭovas subdividiĝi en jenaj tri periodoj:

"Casa de les Punxes", en la Diagonala Avenuo de Barcelono.
  • La unua periodo estus modernisma (Secesio). La arkitekto uzas kiel modelo la kampardomon de la kataluna kampardomo, al kiu li aldonis elementojn de nordeŭropa inspiro. Al tiu periodo apartenas konstruaĵoj kiel la Casa Amatller, la Casa Martí kaj partikulare la Casa de les PunxesCasa Terradas. Ĉiuj tiuj verkoj estis faritaj inter 1895 kaj 1905.
  • La dua periodo difineblas kiel racia idealismo, nome tendenco en arkitekturo bazita sur la plaĉoj de la nova alta burĝaro. La konstruaĵoj estas desegnitaj kun kriterioj pli raciaj kaj praktikaj. El tiu periodo esta la Casa Trinxet, la Casa Muntades kaj la Casa Company.
  • La tria periodo estas monumentisma, kaj disvolviĝas paralele al la preparo kaj okazigo de la Internacia Ekspozicio de Barcelono de 1929, kies ĉefa arkitekto estis Puig. En tiu kreiva etapo la konstruaĵoj estis inspiritaj en la Romia arkitekturo, kombine kun elementoj tipaj de Valencio kaj Andaluzio. La muroj estas flavaj, kaj oni uzas nombrajn kolonojn kiel strukturaj elementoj. El tio rezultas altira stilo nov-baroko.

Post la Hispana Enlanda Milito li ekziliĝis[9] al Parizo, profesoris pri arkitekturo kaj historio en diversaj universitatoj, kaj atingis internacian agnoskon. Puig ricevis la titolon de doktoro honoris causa de kelkaj universitatoj, inter kiuj tiu de Parizo. Li revenis al Hispanio en 1942, kaj tiam ricevis malpermeson esti arkitekto, pro kio li dediĉis sin nur al restaŭrado de konstruaĵoj kaj de historiaj monumentoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la hispana aperas menciita kiel «José Puig y Cadafalch».
  2. González, Ortiz y Pérez, 2016, p. 189.
  3. Ribas, 2008, p. 77.
  4. Buffery y Marcer, 2011, p. xxvii.
  5. Navarra Ordoño 2013, p. 180.
  6. Navarra Ordoño 2013, p. 175.
  7. Casassas 2005, p. 97.
  8. Deulonder 2017, p. 454.
  9. Manent 1999, p. 156.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Buffery, Helena; Marcer, Elisenda (2011). Historical Dictionary of the Catalans. The Scarecrow Press.
  • Casassas, Jordi (2005). Premsa cultural i intervenció política dels intel·lectuals a la Catalunya contemporània (1814-1975). Universidad de Barcelona.
  • Deulonder, Xavier (2017). França i Catalunya. Bubok Publishing.
  • Doménech Romá, Jorge (2013). Del modernismo al funcionalismo. Universidad de Alicante.
  • González, Damián A.; Ortiz, Manuel; Pérez, Juan Sisinio (2016). La Historia, lost in translation? Actas del XIII Congreso de la Asociación de Historia Contemporánea. Ediciones de la Universidad de Castilla La Mancha. ISBN 978-84-96467-98-9.
  • Jardí, Enric (1975). Puig i Cadafalch. Arquitecte, polític i historiador de l'art. Editorial Ariel.
  • Manent, Albert (1999). De 1936 a 1975: estudis sobre la Guerra Civil i el franquisme. Publicacions de l'Abadia de Montserrat.
  • Navarra Ordoño, Andreu (2013). La región sospechosa. La dialéctica hispanocatalana entre 1875 y 1939. Universidad Autónoma de Barcelona. ISBN 978-84-490-2984-4.
  • Ribas, Frederic (2008). Retrat d'una elit catalanista. Barcelona: Editorial Sunya.