Joseph Anton Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Anton Koch
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1768 (1768-07-27)
en Elbigenalp
Morto 12-an de januaro 1839 (1839-01-12) (70-jaraĝa)
en Romo
Tombo Romo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • ilustristo
vdr
Heroa Pejzaĝo kun Ĉielarko (1805).

Joseph Anton KOCH (n. la 27-an de julio 1768 en Elbigenalp - m. la 12-an de januaro 1839 en Romo) estis aŭstra pentristo de la germana romantikisma movado. Tiu tirola artisto nedaŭre studadis en la Karlsschule Stuttgart, rigore militista akademio, kaj vojaĝis tra Francio kaj Svislando. Li alvenis al Romo en 1795. Koch estis proksima amiko de Asmus Carstens, kies "heroa arto" multe influis lin.

Koch post 1800 plejparte laboris kiel pejzaĝisto. En Romo, li ellaboris novan ĝenron de "heroaj" pejzaĝoj, reviziante la klasikajn scenojn de Nicolas PoussinClaude Lorrain per pli krutaj, montaj scenoj. Li forlasis Romon en 1812 kaj restadis en Vieno ĝis 1815, por protesti kontraŭ la franca invado de Italio. En Vieno li estis influita de Friedrich Schlegel kaj de aliaj subtenantoj de tradicia germana arto. Lia stilo konsekvence fariĝis iom pli akra, kaj multe influis la germanajn pejzaĝistojn, kiuj tiutempe vizitis Romon. Unu lia adepto estis Johann Christian Reinhart.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pejzaĝo kun Noa, ĉ. 1803
  • Pejzaĝo with Rut kaj Booz, ĉ. 1823/25

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vaughan, William (1980). German Romantic Painting. New Haven and London: Yale University Press; pp. 37–38. ISBN 0-300-02387-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]