Joseph Aoun
Joseph Aoun | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
جوزاف عون | |||||
Naskonomo | جوزاف خليل عون | ||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1964 (61-jaraĝa) en Sin el Fil | ||||
Religio | Maronita eklezio vd | ||||
Lingvoj | araba • angla • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Libano vd | ||||
Alma mater | Lebanese Army Military Academy (en) - militistiko Libana Usona Universitato - politika scienco, internaciaj rilatoj (–2007) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josef Ĥalil AUN (arabe جوزيف خليل عون, naskiĝis la 10-an de januaro 1964 en Sin el-Fil) estas libana generalo kaj estis la Ĉefkomandanto de la Libanaj Armitaj Fortoj de 2017 ĝis frua 2025. La 9-an de januaro 2025, li estis elektita Prezidanto de la Respubliko fare de Parlamento [1][2] [3]. Li estis elektita kontraŭe al la Artikolo 49 de la Libana Konstitucio, kiu malpermesas al juĝistoj kaj funkciuloj de la unua kategorio esti elektitaj al la posteno de Prezidanto dum ilia oficperiodo [4].
Kariero
[redakti | redakti fonton]Aoun aliĝis al la Libanaj Armitaj Fortoj en 1983 kaj ricevis sian trejnadon, interalie. en Usono kaj Sirio. Li ankaŭ ricevis kontraŭterorisman trejnadon en Usono en 2008 kaj en Libano en 2013. Ekde 2015 li estis la komandanto de la 9-a Infanteribrigado en Bejruto [5][6][7].
La 8-an de marto 2017, li estis nomumita Ĉefkomandanto de la Libanaj Armitaj Fortoj, sukcedante Jean Kahwagi.
Kun larĝa subteno, li estis prezentita komence de 2025 kiel kandidato por la prezidanteco de la lando, kiu estas vaka ekde la fino de la oficperiodo de Michel Aoun (malgraŭ la sama familia nomo, ambaŭ ne estas parencaj) [8].
La maronita kristano Joseph Aoun estas edziĝinta al Nehmat Nehmeh kaj havas du filojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ جوزيف عون هو رئيس لبنان التاسع منذ 9 يناير 2025 (arabe) (2025-01-09). Alirita 2025-01-09 .
- ↑ جوزاف عون: انتخاب قائد الجيش اللبناني رئيساً للجمهورية بعد نيله ثلثي أصوات المجلس النيابي (arabe) (2025-01-09). Alirita 2025-01-09 .
- ↑ Lebanon’s army chief Joseph Aoun elected president (angle) (2025-01-09). Alirita 2025-01-09 .
- ↑ Lebanon 1926 (rev. 2004).
- ↑ Joseph Aoun (angle). Alirita 2024-03-03 .
- ↑ . الرئاسة اللبنانية على صفيح ساخن.. جوزيف عون "مرشح الضرورة" (arabe). Alirita 2024-12-23 .
- ↑ From Academia to Army, an Interview with General Joseph Aoun (angle). Alirita 2024-01-08 .
- ↑ Lebanon's army chief Joseph Aoun, a man with a tough mission - Al-Monitor: The Middle Eastʼs leading independent news source since 2012 (angle). Alirita 2024-12-07 .