Saltu al enhavo

Joseph Beal Steere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Beal Steere
Persona informo
Joseph Beal Steere
Naskiĝo 9-an de februaro 1842 (1842-02-09)
en Rollin Township
Morto 7-an de decembro 1940 (1940-12-07) (98-jaraĝa)
en Ypsilanti
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Miĉigano
University of Michigan Law School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo zoologo
scienca kolektisto
ornitologo
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Beal STEERE (9a de Februaro 1842 – 7a de Decembro 1940) estis usona ornitologo.

Li pasigis ĉirkaŭ dek ok monatojn ĉe la rivero Amazono kaj ĝiaj alfluantoj, farante kolektojn pri zoologio, botaniko kaj arkeologio. Li transiris la Andojn kaj daŭrigis siajn kolektojn en diversaj partoj de Peruo. Li poste ŝipiris al Ĉinio kaj la insulo Formoso (nuna Tajvano). Li partoprenis alian sciencan ekspedicion en 1887 al Filipinoj, kie li faris ampleksan kolekton de birdoj, konkoj kaj aliaj naturaj objektoj. De tie li daŭrigis sian vojaĝon al Molukoj, kaj fine revenis hejmen tra la Sueza Kanalo, Londono kaj Liverpulo, post foresto de kvin jaroj.[1]

En 1875, li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Miĉigano kaj komencis labori kiel profesoro. Li okupis la jenajn postenojn: Lektoro pri Paleontologio (1876–1877); Lektoro pri Zoologio kaj Paleontologio (1877–1879); Profesoro pri Zoologio kaj Kuratoro de la Muzeo (1879–1881); kaj Profesoro pri Zoologio (1881–1894).

Steere priskribis kelkajn novajn birdojn. Li estas memorata en la sciencaj nomoj de pluraj birdoj, kiel la liociklo de Steere, Liochicla steerii; la karunkla sarkofanopo, Sarcophanops steerii; la Nigrakapuĉa centropo, Centropus steerii; kaj la Steere-pito, Pitta steerii. Ankaŭ specio de lacerto, Parvoscincus steerei, estis nomita liahonore.[2]

  • Steere, J. B., 1890. "A List of Birds and Mammals Collected by the Steere Expedition to the Philippines, with New Species."
  • Steere, J. B., 1903. Narrative of a visit to Indian tribes of the Purus River, Brazil. A. Rept. U. S. natl Mus., Washington, D. C. 1903: 359–393.
  • Steere, J. B., 1927. The archeology of the Amazon. Univ. Michigan off. Publs 29 (9, Pt. 2): 20–26.
  • Steere, J. B., 1949. Tribos do Purus. Sociologia, São Paulo 11 (2): 64–78, 212–222.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hinsdale, B.A. (1906). History of the University of Michigan. Ann Arbor, MI: University of Michigan. p. 257.
  2. Beolens, Bo; Watkins, Michael; Grayson, Michael (2011). The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press. xiii + 296 pp. ISBN 978-1-4214-0135-5. ("Steere", p. 251).