Joseph Bodin de Boismortier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph Bodin de BOISMORTIER)
Joseph Bodin de Boismortier
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1689 (1689-12-23)
en Thionville
Morto 28-an de oktobro 1755 (1755-10-28) (65-jaraĝa)
en Roissy-en-Brie
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo komponisto • koreografo • klavicenisto
vdr

Joseph Bodin de BOISMORTIER (naskiĝis je la 23-a de decembro 1689 en Tionvilo, Francio; mortis je la 28-a de oktobro 1755 en Roissy-en-Brie) estis franca baroka komponisto.

BOISMORTIER ricevis sian muzikan instruadon en Metz de Joseph VALETTE de Montinjio. La familio transmigris al Perpinjano en 1713, kie BOISMORTIER trovis dungadon en la Reĝa Tabaka Kontrolo (impostejo). Ĉi tie li ekis eldoni muzikon, kio ekis gajni reputacion por li en Parizo. En 1724, BOISMORTIER kaj lia edzino Marie VALLETE transmigris al Parizo, kie li ekis mirindan komponadan karieron, skribante por multaj instrumentoj kaj voĉoj.

Maĵora verkoj inkluzivas Cinquante-neuvieme Œuvre de M. Boismortier, Contenant Quatre Suites de Pieces de Clavecin (Kvindek-naŭa verko de s-ro BOISMORTIER, Enhavanta Kvar Suitojn de Verkoj por la Klaviceno) kaj la operajn baletojn Les Voyages de l'Amour (La Vojaĝoj de la Amo) kaj Daphnis & Chloe.