Joseph Conrad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skulptaĵo de Joseph Conrad en Kielce (Pollando).

Józef Teodor Konrad Korzeniowski de Nałęcz, pli konata laŭ sia pseudonomo Joseph Conrad (3-an de decembro 18573-a de aŭgusto 1924), estis pola romanisto naciigite brita kiu verkis en angla lingvo.

Conrad estas agnoskata kiel stila majstro en prozo. Kelkaj el ties verkoj montras spurojn de romantikismo, sed pli grave li estas agnoskata ankaŭ kiel elstara antaŭanto de la modernisma literaturo. Ties rakonta stilo kaj kontraŭheroaj roluloj influis multajn verkistojn, inkluzive de Ernest Hemingway, D. H. Lawrence, Graham Greene, William S. Burroughs, Thomas Mann, Czesław Miłosz, Joseph Heller, John Maxwell Coetzee[1]Jerzy Kosiński kaj inspiris filmon kiel Apocalypse Now (elprenita el la verko de Conrad Heart of Darkness).

Skribante dum la apogeo de la Brita Imperio, Conrad eltiris siajn spertojn unue en la Franca kaj poste en la Britia Ŝiparo por krei novelojn kaj romanojn kiuj respegulas aspektojn el tutmonda imperio kune kun profondaĵoj de la homa spirito.

Biografio

Lia reala nomo pola estis Józef Teodor Konrad Nałęcz-Korzeniowski; li naskiĝis je la 3a de decembro de 1857 en Berdyczów (ukraine: Бердичів), en la nuntempa Ukrainio. Conrad estis edukita en la Pollando okupata de Rusio. Lia patro, malriĉigita aristokrato kiu havis eĉ blazonon de Nałęcz, verkisto (li tradukis verkojn de Shakespeare kaj Victor Hugo) kaj armita aktivulo, li estis arestita pro sia agado de la rusaj okupaciantoj kaj kondamnita je punlaboro en Siberio. Malmulte poste, la patrino mortis pro tuberkulozo en la ekzilo, kaj ankaŭ la patro mortis kvar jarojn poste eĉ se oni permesis al li reveni al Krakovo. El tiuj vundigaj spertoj de infano ĉe rusia okupacio eble Joseph Conrad eltiris temojn kontraŭ koloniismo kiel en la romano La koro de malhelo (Heart of Darkness) aŭ Nostromo.

Blazono de Nałęcz

Poste Conrad estis edukita de sia onklo, iu multe pli konservativema ol ambaŭ gepatroj. Conrad fine ĉesis sian edukadon je siaj 17 jaroj por iĝi maristo en la komerca franca ŝiparo. Li vivis aventureman vivon, enmariĝante en Marsejlo kaj enirante en trafikon de armiloj kaj politikaj konspiroj eĉ ĉe landoj kiel Venezuelo. En 1878, post klopodo sinmortigo, li ekservis en brita ŝipo por eviti la devigan rusian militservon. Je siaj 21 jaroj li estis lerninta la anglan, lingvo per kio li poste verkis elstare, li sukcesis post kelkaj klopodoj superpasi la ekzamenon por iĝi ŝipkapitano kaj fine li atingis la britan civitanecon en 1884. Li ekestis la unuan fojon en Britio en la haveno de Lowestoft, Suffolk, kaj loĝis en Londonokaj poste proksime de Canterbury, Kent. Li estis ŝipano de la ŝipo Narcissus vizitante lokojn kiel Mumbajo kaj la azian sudorienton, kio inspiris lin por iliaj verkoj Lord Jim, An Outcast of the Islands (Vagulo en insuloj) kaj The Nigger of the 'Narcissus' (La nigrulo de la Narcissus).

Lia ekdeinfana revo estis viziti Afrikon, kio plenumiĝis en 1889 kiam li partoprenis en la traktato por la Sendependa Ŝtato Kongo. Tiu vizito ĉe kongo vidigis lin la teruraĵojn kiujn fiagis la kolonoj kontraŭ la indiĝenoj kaj inspiris lin ankaŭ por La koro de malhelo. Li kunsidis kun la britia diplomato Roger Casement, kiu en sia Raporto pri Kongo, priskribis la malbonaĵojn kontraŭ la indiĝenoj. Konrad verkis en 1901 sian verkon Amy Foster kie esprimis la teruran solecon de sia vivo de ekzilo.

Krom tio, li veturis tra ĉiuj maroj kaj gastiĝis en multaj havenurboj kaj hoteloj. Poste multaj sekvantoj traveturos tiujn lokojn. En septembro de 1888 li ĉeestis insulon Maŭricio, kie li konis aman historion, kiu iris al lia verko kaj eĉ vivis sian propran amhistorion, kiu ne sukcesis parigilin kun virino. Je 1886 li ekposedis sian propran ŝipon, ekhavis britian ŝtatanecon kaj ŝanĝis sian nomon al Joseph Conrad. Li marveturis al multaj partoj de lamondo, inkludante landoj kiel Aŭstralio, havenojnkiel tiuj de la Hinda Oceano, Borneo, Malajzio, Suda Ameriko kaj la insuloj de la Suda Pacifiko. Dum tiu periodo, Li ekverkis. En 1890 li estis en Afriko en la belga koloniservo kaj ŝipveturis la riveron Kongo, kie malsanoj minacis lian vivon.

En 1894, kiam li estis 36jaraĝa, Conrad ĉesis marveturi, parte pro malsaneco kaj parte pro emo verki. Lia unua romano, Almayer's Folly, kies agado okazas ĉe la orienta marbordo de Borneo, estis publikata en 1895. Kune kun la venonta verko, An Outcast of the Islands (1896), ĝi ekkreis la bildon de Conrad kiel romantikisma rakontisto de ekzotaj historioj, miskonsidero de liaj intencoj kio seniluziigis Conrad por la resto de lia verkovivo.

En 1896 li edziĝis al 22jaraĝa brita, Jessie George, de kiu li havis du filojn, Borys kaj John. Kvnakamli estis evidente majstro de la angla lingvo, li parolis ĝin sian tutan vivon kun forta pola akcento. Escepte pro kelka ferio en Francio kaj Italio, veturo en 1914 al Pollando kaj vizito en 1923 al Usono, li loĝis en Britio. Kvankam lia verkolerto estis agnoskata de la brita intelektulara elito, popolan sukceson ne atingis li ĝis 1913 kiam li publikigis Chance — paradokse nuntempe ne konsiderata unu el liaj plej bonkvalitaj verkoj. Oni multe parolis kaj pridiskutis pri li kaj lia verko dum tiuj jaroj. En 1923, unu jaron antaŭ lia morto, Conrad, kiu posedis heredan polan blazonon, malakceptis la oferon de (ne-hereda) britia ĉevalireco.

Joseph Conrad mortis la 3an de aŭgusto 1924, pro koratako, kajestis entombigita en la tombejo de Canterbury, Anglio, laŭ la nomo de Korzeniowski.[2]

Noveloj kaj romanoj

Ankroforma monumento al Conrad ĉe Gdynia, en Pollando ĉe Balta Maro.
Alia vidaĵo de la sama monumento al Conrad ĉe Gdynia, en Pollando ĉe Balta Maro.
1895   Almayer's Folly
1896 An Outcast of the Islands
1897 The Nigger of the 'Narcissus' (La nigrulo de la Narcissus)
1899 Heart of Darkness (La koro de malhelo)
1900 Lord Jim
1901 The Inheritors (kun Ford Madox Ford)
1902 Typhoon (komencita en 1899)
1903 Romance (kun Ford Madox Ford)
1904 Nostromo
1907 The Secret Agent
1909 The Secret Sharer (verkita en decembro 1909; publikita en Harper's en 1910 kaj kolektita en Twixt Land and Sea 1912)
1911 Under Western Eyes
1912 Freya of the Seven Isles
1913 Chance
1915 Victory
1917 The Shadow Line
1919 The Arrow of Gold
1920 The Rescue
1923 The Nature of a Crime (kun Ford Madox Ford)
The Rover
1925 Suspense: a Napoleonic Novel (nefinita, publikita postmorte)

Vidu ankaŭ

  • La ombra linio (angle: The shadow line, pole: Smuga cienia) estas brita-pola filmadapto el 1976 de romano de Joseph Conrad reĝisorita de Andreo Vajdao.

Referencoj

  1. http://noblisci.bnet.pl/2001-10/2003/2003.html
  2. "Joseph Conrad Dies, Writer of the Sea. Author of 'Victory,' 'The Rover' and 'Youth' Succumbs in England at 67 Years.", New York Times, August 4, 1924, Monday. Kontrolita 2007-07-21.