Joseph Darby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Darby
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1979 (1979-01-01) (45-jaraĝa)
en Cumberland
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo militisto
vdr

Joseph DARBY (1979 en Corriganville, Maryland, Usono) estas usona serĝento de la usonaj kamp-ĉasistoj, kiu sciigis al la publiko pri la mistraktado de la militkaptitoj (kiel Whistleblower) en Abu Graib.

Darby transdonis en januaro 2004 KD kun fotoj al la speciala agento Tyler Pieron de la usona armea Criminal Investigation Command, kiu servis en la Abu-Ghuraib-prizono. Tiel ekis la lavango de esploroj kaj mediaj publikigoj pri la gravaj neglektoj de la Konvencioj de Ĝenevo. Li ricevis la fotojn de Charles Graner.

Darby volis originale restis sennomulo, sed post la skandalo, li kaj lia edzino estas viktimoj de Mobbing. Lia posedaĵo estis damaĝita, liaj amikoj kaj najbaroj ne volis plu kontakti lin. Li devis veni sub ombrelon de la viktimdefenda programo kaj ili estis tranlokitaj al sekreta loko.

Li ricevis - la 16-an de majo 2005 - rekonon pri civila kuraĝo per premio John F. Kennedy Profile in Courage Award.