Joseph DuMont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph DuMont
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1811 (1811-07-21)
en Kolonjo
Morto 3-an de marto 1861 (1861-03-03) (49-jaraĝa)
en Kolonjo
Tombo Melaten-Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Marcus Du Mont
Patrino Katharina Du Mont
Frat(in)o Michael Dumont-Schauberg
Infano Christine Neven DuMont
Okupo
Okupo ĵurnalisto • newspaper proprietor • presisto • eldonisto
vdr

Karl Joseph Daniel DuMont, kutime nur Joseph DuMont, naskiĝis la 21-an de julio 1811 en Kolonjo, mortis la 3-an de marto 1861 samurbe, estis germana ĵurnalisto, presisto, eldonisto kaj publicisto de regiona gazeto en Kolonjo. Li estas unu el la prapatroj de la germana gazeteldonejo M. DuMont Schauberg. Malgraŭ ke la familia nomo videble franclingvas, la familio DuMont ekde la mezo de la 17-a jarcento, do 200 jarojn antaŭ Joseph, estis unu el la plej influhavaj kaj plej konataj burĝaj familioj en Kolonjo - meze de la 17-a jarcento la prapatroj translokiĝis al la rejna urbego el Lieĝo. En la germanlingva literauro krome menciindas lia subteno de pli juna parenco Nikolaus Becker, kiu iĝis renoma, naciisma poeto, kiun ekzemple forte kritikis la samprofesiulo Heinrich Heine.