Joseph E. Johnston
| Joseph E. Johnston | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Joseph E. Johnston | |||||
| Naskiĝo | 3-an de februaro 1807 en Farmville | ||||
| Morto | 21-an de marto 1891 (84-jaraĝa) en Vaŝingtono | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pneŭmonito | ||||
| Tombo | Green Mount Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | West Point | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Peter Johnston, Jr. (en) | ||||
| Patrino | Mary Valentine Johnston (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto armea oficiro | ||||
| Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph Eggleston JOHNSTON (naskiĝis la 3-an de februaro 1807 ĉe la familia bieno Cherry Grove apud Farmville, Kantono Prince Edward, Virginio - mortis la 21-an de marto 1891 en Vaŝingtono) estis generalo de la Usona Armeo ĝis 1861 kaj unu el la plej alt-rangaj generaloj de la Konfederacia Armeo en la Usona Enlanda Milito de 1861 ĝis 1865.
Li estis unu el la malmultaj konfederaciaj oficiroj kun fakta batalsperto; specife, Johnston servis en la Meksika-Usona Milito kaj la Seminolaj Militoj.
Johnston estas konsiderata unu el la plej kapablaj, sed ankaŭ unu el la plej kontestataj generaloj de la Konfederacio pro sia preferata defensiva strategio. Li estis la sola konfederacia generalo kiu komandis (en malsamaj tempoj) ambaŭ ĉefajn bataltrupojn de la Sudo: unue la Armeon de Norda Virginio, kaj poste la Armeon de Tenesio.
En la finaj tagoj de la milito, li revenis por komandi la malmultajn restantajn konfederaciajn fortojn kontraŭ Sherman en La Karolinoj. La 26-an de aprilo 1865, post malsukcesa provo haltigi la antaŭenmarŝon de Sherman ĉe la Batalo de Bentonville, Johnston kapitulacis kun sia armeo ĉe Bennett Place, proksime de Durham, Norda Karolino. Du el liaj ĉefaj kontraŭuloj, la generaloj Ulysses S. Grant kaj William Sherman, tre laŭdis liajn agojn dum la milito, kaj fariĝis proksimaj amikoj en la sekvaj jaroj.

