Joseph E. Stiglitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph E. Stiglitz
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Chief Economist of the World Bank
Joseph E. Stiglitz, 2019 (cropped).jpg
Persona informo
Joseph Stiglitz
Naskonomo Joseph Eugene Stiglitz
Naskiĝo 9-an de februaro 1943 (1943-02-09) (79-jara)
en Gary, Indianao, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Lingvoj angla [#]
Loĝloko GaryIndianao [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Kolegio Fitzwilliam • Amherst College • Masaĉuseca Instituto de TeknologioUniversitato de Ĉikago [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Familio
Edz(in)o Anya Schiffrin [#]
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto • scienca verkisto • verkisto de nefikcio • profesorokritikistoverkisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Laborkampo ekonomiko • screening [#]
Doktoreca konsilisto Robert Solow [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Joseph Eugene Stiglitz (n. 9-an de februaro 1943 Gary, Indianao, Usono) estas usona ekonomikisto. Li ricevis Nobel-premion pri ekonomio[1] en 2001 pro ellaboro de la ĝenerala koncepto de la asimetriaj merkataj informoj kaj pro bazigo de la informatika ekonomiko (kun George A. Akerlof kaj Michael A. Spence).

Li studis en Amherst College, doktoriĝis (Ph. D.) en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio en 1967, poste esplorlaboris en la Kembriĝa Universitato. Li estis ekde 1970 instruisto de Universitato Yale, pli poste gastpreleganto de la Princeton-a kaj Oksforda universitatoj. Li laboris ekde 1988 profesoro de Stanford-a Universitato, krom tio li laboris ankaŭ kiel vicprezidanto de la Monda Banko (1997–99) kaj ĉefa konsilisto de Bill Clinton, usona prezidento (1993–97). Li estis ekde 1999 ankaŭ profesoro de Columbia Business School (Universitato Kolumbio, Novjorko).

Li analizis en multaj terenoj de la ekonomiko la problemon de la asimetriaj informoj.

En la filmo Der große Ausverkauf („La granda disvendo“) (Germanio, 2007) aperas partoj de intervjuo kun li, en kiu li akre kritikas la politikon de privatigo de publikaj retoj (akvo, kurento, ...)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]