Joseph Franz von Lobkowitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joseph Franz von Lobkowitz
Ölenhainz - Franz Joseph Maximilian von Lobkowitz.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1772 (1772-12-07)
en Roudnice nad Labem
Morto 15-an de decembro 1816 (1816-12-15) (44-jara)
en Třeboň
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Patro Ferdinand Philip, 6th Prince of Lobkowicz
Patrino Gabrielle, Princess de Savoie-Carignano
Edz(in)o Princess Maria Karolina of Schwarzenberg
Infanoj Ferdinand Joseph, 8th Prince of Lobkowicz • Princess Gabrielle of Lobkowicz • Prince Johann Nepomuk of Lobkowicz • Princess Anna of Lobkowicz • Joseph Francis Charles of Lobkowicz • Prince Karl Johann of Lobkowitz • Marie Eleonore Windisch-Graetz
Okupo
Okupo violonistomecenato
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Joseph Franz von LOBKOWITZ aŭ Princo Lobkowitz (7a de decembro 1772 - 16a de decembro 1816), nobelo devena el Bohemio, de la familio Lobkowitz, amanto de muziko kaj elstara violonisto estis mecenato kaj protektanto de muzikistoj kiel Ludwig van Beethoven.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Raudnitz (nuntempe Roudnice nad Labem, Ĉeĥio), kaj ĉiam suferis malsanon kiu lamigis lin. Ŝajne lia patro devigis lin lerni ludi violonon por trankviliĝi.

Li iĝis amiko de Beethoven kaj estis dua post la princo Lichnowsky en entuziasmo kaj patroneco. Lobkowitz patronis Daniel Steibelt en la fama defio de improvizado kontraŭ Beethoven, kiu — patronita de la princo Lichnowsky — estis venkita de Beethoven. Tio okazis en la palaco de Lobkowitz (kiu ankoraŭ ekzistas), ĉe la palaco Hofburg en Michaelerplatz. Tie Beethoven ankaŭ premieris en 1804 sian faman verkon Simfonio n-ro 3 (Beethoven) - kiu estis dediĉita al Lobkowitz danke, post forviŝi la antaŭan dediĉon al Napoleono Bonaparte. Beethoven dediĉis al li ankaŭ siajn Simfoniojn nr-o 5 kaj n-ro 6, krom la Arĉa kvarteto Op. 18, la Triobla Konĉerto, la kvarteto Op. 74 kaj la ciklo de lieder An die ferne Geliebte.

La Napoleonaj Militoj kontraŭ Francio kaj la multekosto de lia koncertejo krom la elteno de lia propra orkestro - malriĉigis lin kaj li vidiĝis devigita forlasi Vienon. Beethoven neniam revidis lin, kaj li mortis en Wittingau (nuna Třeboń, Ĉeĥio), trista kaj malriĉa.