Joseph Hergenröther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Joseph Hergenröther
Kardinal Josef Hergenröther JS.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de septembro 1824 (1824-09-15)
en Würzburg
Morto 3-an de oktobro 1890 (1890-10-03) (66-jara)
en Bregenz
Ŝtataneco Germanio
Alma mater University of Würzburg
Profesio historiisto de kristanismo, historiisto, arkivisto, universitata profesoro, katolika sacerdoto
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Joseph HERGENRÖTHER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1824 en Würzburg, mortinta la 3-an de oktobro 1890 en la Abatejo Mehrerau apud Bregenz) estis germana teologo katolika kaj kardinalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la medicina profesoro Johann Jakob Hergenröther li frekventis la gimnazion en Würzburg kaj studis samloke filozofion kaj teologion inter 1842-44. En aŭtuno 1844 li eniris la Germanan kolegion en Romo. Pro la revolucio li ne povis resti ĝis doktoriĝo. En 28.3.1848 li ordinitis kaj tuj reiris patrujen. Li membriĝis al la porpastra seminario de Würzburg kaj studis ankoraŭ du semestrojn ĉealtlerneje. En marto 1849 li iĝis kaplano en Zellingen sed animzorgulis nur unu jaron. Lia epsikopo volis lian sciencistadon kaj ordonis al li ekstudenti en majo 1850 ĉe la teologia fakultato de Munkeno. Tie li iĝis doktoro pri teologio en la 18.7.1850. En majo 1851 li habilitiĝis samloke kaj iĝis privata docento. En la 3.11.1852 li nomumitis eksterorda profesoro pri historio eklezia kaj kanona juro en Würzburg. En la 15.5.1855 li iĝis orda profesoro finfine. Krom la ĉefajn fakojn li instruis ankaŭ patrologion kaj ĝis la jaro 1879 li sukcese plialtigis la nivelon de la fakultato. En 1868 li vokitis kune kun Hettinger kiel konsilisto por la preparoj de la Unua Vatikana koncilio al romo. En 1877 nomumis lin papo Pio la 9-a papa privata prelato. En la 12.5.1879 li nomumitis kardinalo fare de papo Leono la 13-a kaj setlis en Romo. Tie li baldaŭ iĝis krome prefektko de la Apostola arkivejo. Lia tasko estis malfermi tiun ĉi instituton por sciencistoj el la tuta mondo. Hergenröther ankaŭ estis membro de la Kongregacioj koncilioj, de la Indekso, de specialaj ekleziaj aferoj kaj de studoj. Li mortis pro apopleksio dum vojaĝo al Germanlando. Li entombigitis en Mehrerau.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La scienca agado de Hergenröther startis per la tezo patrologia Die Lehre von der göttlichen Dreieinigkeit nach dem heiligen Gregor von Nazianz, dem Theologen, mit Berücksichtigung der älteren und neueren Darstellungen dieses Dogma (Regensburg 1850). Sekvis la habilitiĝskribaĵo: De catholicae Ecclesiae primordiis recentiorum Protestantium systemata expenduntur dissertatione historico-dogmatica (Regensburg 1851). Temis pri la Hippolytus-demandoj ĉirkaŭ la remalkovritaj Philosophumena (1851) la verko: Über die neu entdeckten Philosophumena (Tübinger Theologische Quartalschrift 1852, p. 416-441). Post la verkado de diversaj artikoloj por la kompletiga volumo de Kirchen-Lexikon de Wetzer/Welte (1856) li revenis al la Hippolytus-problemaro ĉe: Hippolytus oder Novatian? Nochmals der Verfasser der Philosophumena (Österreichische Vierteljahresschrift für katholische Theologie, II. Jahrg., 1863, p. 389–440). La ĉefaj okupiĝoj liaj en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj estis poste Photius kaj la Orienta skismo. La unua frukto de lia Photius-okupiĝo ekde 1854, por kio Hergenröther ankaŭ uzis manuskriptajn tezorojn, publikiĝis en 1857 Photii Constantionpolitani Liber de Spiritus sancti mystagogia, quem notis variis illustratum ac theologicae crisi subiectum nunc primum edidit (Regensburg 1857); al tio la prilaboraĵoj: Die theologische Polemik des Photius in seiner Schrift vom heiligen Geist (Theologische Quartalschrift 1858, p. 559–629).

La sama jarkolekto de la skribaĵaro (1858, p. 252 sekv.) havis la studaĵon: Die Amphilochien des Photius. Poste li liveris artikolojn pri la Migne-eldono de la verkoj de Photius (Patrologia graeca T. 101–104, Paris. 1860), aparte pri la Amphilochia-eldono; ankaŭ lia eldono de Mystagogia Spiritus sancti represitis samloke (T. 102) kontraŭ lia volo. Kritikemon vekis ĉe Hergenröther la verko de A. Pichler, Geschichte der kirchlichen Trennung zwischen dem Orient und Occident (München 1864 skv.); kritikonte la unuan volumon li verkis: Neue Studien über die Trennung der morgenländischen und der abendländischen Kirche (Chilianeum, Bd. V, 1864, p. 8–26, 56–70, 97–122) Superrigardon pri nova literaturo pri la historio de la Orienta skismo li estis verkinta jam antaŭe: Studien und Kritiken über die neuesten Bestrebungen des katholischen Abendlandes für die Wiedervereinigung mit der orientalischen Kirche (Chilianeum, Bd. III, 1863, p. 369–882). Finfine aperis post 12 jaroj da laboro la monumentaĵo Photius, Patriarch von Constantinopel. Sein Leben, seine Schriften und das griechische Schisma. Nach handschriftlichen und gedruckten Quellen (3 vol., Regensburg 1867–1869). Suplementis ĝin kolekto da nepresitaj skribitaĵoj Monumenta graeca at Photium ejusque historiam pertinentia (Regensburg 1869).

Menciindas inter aliaj verkoj de Hergenröther ĝis la jaro 1870 jenaj: Der Kirchenstaat seit der französischen Revolution. Historisch-statistische Studien und Skizzen (Freiburg i. Br. 1860); Der Zeitgeist und die Souveränität des Papstes (Katholik 1861, I, p. 513–543); Die Reordinationen der alten Kirche (Österreichische Vierteljahresschrift für katholische Theologie, I. Jahrg. 1862, p. 207–252, 387–456); Die Rechtsverhältnisse der verschiedenen Riten innerhalb der katholischen Kirche (Archiv für kathol. Kirchenrecht, Bd. VII, 1862, p. 169–200, 387–363; Bd. VIII, 1862, p. 74–97, 161–200) Spaniens Verhandlungen mit dem römischen Stuhle (Archiv für kathol. Kirchenrecht, Bd. X, 1863, p. 1–45, 185–214; Bd. XI, 1864, p. 252–263, 367–401; Bd. XII, 1864, p. 46–60, 385 bis 430; Bd. XIII, 1865, p 91–106, 393–444; Bd. XIV, 1865, p 211-252; Bd. XV, 1866, p 169–215); Kirche – und nicht Partei. Eine Antwort auf die jüngste Broschüre des Herrn Dr. Fr. Michelis (Würzburg 1865; aus dem Chilianeum, Bd. VI, 1865, p. 8–26, 56– 75); Die Irrthümer der Neuzeit gerichtet durch den heiligen Stuhl; nach vier Vorträgen über die Encyclica vom 8. Dec. 1864 (Chilianeum, Bd. VI, 1865, p. 192 bis 208, 295–310, 337–348, 385–402, 425–437); Die französisch-sardinische Uebereinkunft vom 15. September 1864 (Frankfurt a. M. 1865; = Broschüren-Verein, 1. Jahrg., Nr. 3); Die Marienverehrung in den zehn ersten Jahrhunderten der Kirche (Münster 1870; = Zeitgemäße Broschüren, Bd. VI, Heft 8); Das griechische Kirchenrecht bis zum Ende des neunten Jahrhunderts (Archiv für kathol. Kirchenrecht, Bd. XXIII, 1870, p. 185–227).

Multaj pli malgrandaj artikoloj eklezihistoriaj, kanonjuraj, apologiaj eldonitis ankaŭ en la gazeto Katholischen Wochenschrift (eldonisto estis Himmelstein, 1853–1857/Würzburg), kiel ankaŭ ĉe Chilianeum (1862–1869).

Pluaj sciencaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Hergenröther nombriĝis inter la plej akraj defendantoj de ultramontanismo kaj la rezultoj de la Unua Vatikana koncilio. De li skribitis, kune kun Hettinger, la fare de la bavara registaro postulita ekspertizo Gutachten der theologischen Facultät in Würzburg über fünf ihr vorgelegte Fragen, das bevorstehende ökumenische Concil in Rom betreffend (Würzburg 1869); sekvis la ne plu postulita sed tamen presita verko: Über das Vaticanische Concil. Entwurf einer Beantwortung der elf vom königlichen bayerischen Staats-Ministerium des Cultus den theologischen und juristischen Facultäten vorgelegten Fragen (Katholik 1871, I, p. 129–180). Kontraŭ Janus de Ignaz von Döllinger li skribis la libron: Anti-Janus, eine historisch-theologische Kritik der Schrift: Der Papst und das Konzil. von Janus (Freiburg i. Br. 1870).

Sekvis ankoraŭ pli malgrandaj skribitaĵoj: Die Irrthümer von mehr als vierhundert Bischöfen und ihr theologischer Censor. Ein Beitrag zur Würdigung der von Herrn Dr. v. Döllinger veröffentlichten ‚Worte über die Unfehlbarkeitsadresse‘ (Freiburg i. Br. 1870); Die Conciliums-Briefe der Allgemeinen Zeitung (Histor.-polit. Blätter, Bd. 65, 1870, p. 707–723, 737–761, 865–886; Bd. 66, 1870, p. 21–40, 132–157, 198–223, 421–447); Die päpstliche Unfehlbarkeit vor dem vaticanischen Concil (Histor.-polit. Blätter, Bd. 66, 1870, p. 500–526, 557–583, 653–681); Die alten Gallikaner und die modernen Appellanten (Histor.-polit. Blätter, Bd. 66, 1870, p. 721–735); Das unfehlbare Lehramt des Papstes; drei Vorträge (Passau 1871); Kritik der v. Döllinger’schen Erklärung vom 28. März 1871 (Freiburg i. Br. 1871). Finfine la granda eklezipolitika verko: Katholische Kirche und christlicher Staat in ihrer geschichtlichen Entwickelung und in Beziehung auf die Fragen der Gegenwart. Historisch-theologische Essays und zugleich ein Anti-Janus vindicatus (2 Abtheilungen, Freiburg i. Br. 1872)

Post tiomaj bataloj intelektualaj Hergenröther verkis por la kolekto "Herder'sche Theologische Bibliothek" - kvazaŭ kompendio de siaj eklezihistoriaĵoj - alian ĉefverkon titolita Handbuch der allgemeinen Kirchengeschichte (3 vol., Freiburg i. Br. 1876–80): En la jaro 1877 li transprenis la redaktadon de la dua Kirchenlexikon-eldono de Wetzer/Welte. Sed post la finitaj preparadlaboroj li vokitis al Romo; sekve transprenis liajn zorgojn eldonistajn s-ro Kaulen. Krom kelkaj recenzoj menciindas el la lastaj würzburgaj jaroj: Papst Pius IX. groß in seinem Wirken und in seinem Leiden (Würzburg 1876); Athanasius der Große (Köln 1876); Das Armuthsgelübde bei den orientalischen Mönchen (Archiv für kathol. Kirchenrecht, Bd. 37, 1877, p. 20–28); Cardinal Maury. Ein Lebensbild aus dem Ende des vorigen und dem Anfange des jetzigen Jahrhunderts (Würzburg 1878; = Kathol. Studien, 4. Jahrg., Heft 3/4); Abriß der Papstgeschichte in dem von Leo Woerl herausgegebenen Papst-Album (Würzburg 1878); Über den kirchenrechtlichen Begriff der Nomination (Archiv für kathol. Kirchenrecht, Bd. 39, 1878, p. 193–214).

En Romo li komencis la eldonon de la regestoj de Leono la 10-a: Leonis X. Pontificis Maximi Regesta e Tabularii Vaticani manuscriptis voluminibus aliisque monumentis collegit et edidit Jos. Card. Hergenröther (T. I, = fasc. 1–6, Freiburg i. Br. 1884–85) kaj la kontinutigon de la prikoncilia historio de Karl Joseph von Hefele (vol. VIII u. IX, Freiburg i. Br. 1887 u. 1890).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Hergenröther, Joseph" fare de Friedrich Lauchert, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 50 (1905), p. 228–231, kio legeblas interrete tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]