Joseph Merrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Merrick
Persona informo
Naskonomo Joseph Carey Merrick
Aliaj nomoj Elephant man • Sloní muž
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1862 (1862-08-05)
en Leicester
Morto 11-an de aprilo 1890 (1890-04-11) (27-jaraĝa)
en Blankkapelo
Tombo City of London Cemetery and Crematorium
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo artisto
vdr

Joseph Carey Merrick (la 5-a de aŭgusto, 1862 – la 11-a de aprilo, 1890), konata kiel "The Elephant Man", iĝis fama en la tiama Britujo pro la ekstrema misformeco de sia korpo. Pro eraro en la libro "La elefantulo kaj aliaj rememoroj" (angle "The Elephant Man and Other Reminiscences" (1923), de Frederick Treves, oni foje nomas lin "John Merrick", ekzemple en la fama filmo The Elephant Man, de David Lynch kie ludis lian rolon la brita aktoro John Hurt.