Joseph Merrick
Joseph Carey Merrick (la 5-a de aŭgusto, 1862 – la 11-a de aprilo, 1890), konata kiel "The Elephant Man", iĝis fama en la tiama Britujo pro la ekstrema misformeco de sia korpo. Pro eraro en la libro "La elefantulo kaj aliaj rememoroj" (angle "The Elephant Man and Other Reminiscences" (1923), de Frederick Treves, oni foje nomas lin "John Merrick", ekzemple en la fama filmo The Elephant Man, de David Lynch.