Joseph Michael Straczynski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J. Michael Straczynski, 2008

Joseph Michael STRACZYNSKI [ĝozef majkl straZINski] (naskiĝis la 17-an de julio, 1954) estas usona verkisto kaj televidproduktisto, plejparte de sciencfikcio. Li estas plej konata pro sia epopea televidserio "Babylon 5", de kiu li verkis pli ol duonon da la episodtekstoj dum ĝia kvinjara daŭro. Nuntempe, li administre produktas kaj verkas tekstojn por lia plejlasta televidprojekto, "Jeremiah".

Straczynski ankaŭ verkis tri hororromanojn: Othersyde ("Aliaflanko"), Demon Knight ("Demona Kavaliro"), kaj Tribulations ("Afliktoj"), kaj diversajn novelojn.

Li estas ŝatanto de komikso ekde sia infanaĝo, kaj nun verkas tri komiksseriojn: la proprajn kreaĵojn "Midnight Nation" ("Nacio de Noktomezo") kaj "Rising Stars" ("Leviĝantaj Steloj"), kaj la longdaŭran "Amazing Spider-Man" ("Miriga Araneulo").

La asteroido 8379 Straczynski estis nomita en lia honoro.