Joseph O. Fletcher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph O. Fletcher
Persona informo
Naskonomo Joseph Otis Fletcher
Naskiĝo 16-an de majo 1920 (1920-05-16)
en Ryegate
Morto 6-an de julio 2008 (2008-07-06) (88-jaraĝa)
en Sequim
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Oklahomo
Okupo
Okupo esploristo • oficiro • meteologo
vdr

Joseph Otis Fletcher (16a de majo 1920 - 6a de julio 2008) estis usona aerarmea piloto kaj polusesploristo.[1]

Li studis Meteologion ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio kaj estis sendita al Alasko.[2]

La 19an de marto 1952 lia teamo surteriĝis per aviadilo C-47 sur glacimonto en la Arkta Oceano kaj establis veterstacion tie, kiu restis tie dum 22 jaroj ĝis la glacimonto rompiĝis.[3]

La 3an de majo 1952 piloto William P. Benedict kaj Fletcher kiel kunpiloto[4] flugigis tiun aviadilon al la Norda Poluso, iĝante la unuaj homoj kiuj surteriĝis tie kaj la unuaj homoj (kune kun sciencisto Albert P. Crary, kiu flugis kun ili) kiuj piediris sur la preciza geografia Norda Poluso. (Tamen aliaj fontoj opinias ke tion atingis sovetunia ekspedicio la 23an de aprilo 1948.[5])

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph Otis Fletcher. Alirita 2012-11-24. “Joseph Fletcher naskiĝis ĉe Ryegate, Montana, la 16an de majo 1920, kiel la filo de Clarence Bert Fletcher kaj Margaret Mary Mathers. ...”.
  2. "Meteorologists To Hear Colonel", 18a de septembro 1952. Kontrolita 2012-11-24. [rompita ligilo]
  3. Mark Nuttall. (2012) Encyclopedia of the Arctic. “The history of US drifting stations began with the T3 station, set up on an ice island in March 1952 by Joseph O. Fletcher of ...”.
  4. La origina artikolo en The Polar Times asertis ke Fletcher estis la piloto, sed en la numero de Aŭtuno/Vintro 1997 de Polar Times, laŭ persona komuniko el Mr. Fletcher, aperis korekto ke Benedict estis zorge de tiu flugo. Tio estis konfirmita ankaŭ de intervjuo kiun Brian Shoemaker faris al Fletcher en 1997 (ligilo sube).
  5. Concise chronology of approach to the poles, Scott Polar Research Institute

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]