Joseph Silbernik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph SILBERNIK)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Joseph Silbernik
Joseph Silbernik ĉ. 1912
Joseph Silbernik ĉ. 1912
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1849 (1849-11-30)
en Litovio
Morto 30-an de aŭgusto 1925 (1925-08-30) (75-jaraĝa)
en Bellevue Hospital Center
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Manhatano
Ŝtataneco Usono
Familio
Patro Aleksandro Silbernik
Patrino Goda Mejerovna Silbernik
Frat(in)o Klara Zamenhof
Okupo
Okupo delegito de UEAesperantistokomponisto
vdr
De maldekstre: Ludoviko Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Maurice Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik en 1912
Esperantistoj ĉe la tombo de Silbernik en la 1950-aj j.

Joseph Silbernik (nask. en 1850 aŭ 1851, m. la 30-an de aŭgusto 1925 en Novjorko, Usono) estis usona esperantisto, dum multaj jaroj ĉefdelegito de UEA en Novjorko, frato de Klara kaj bofrato de Ludoviko Zamenhof.

Silbernik elmigris al Usono en 1874. En 1882 li iĝis ĝia civitano kaj tiam laboris kiel komponisto. En postaj jaroj lia profesio estis tribunala interpretisto[1]. Dum multaj jaroj li estis UEA-delegito kaj aktiva esperantisto.

En 1925 li decidis partopreni tiujaran Universalan Kongreson en Ĝenevo, malgraŭ la opinio de la kuracistoj, por renkonti siajn familianojn. Tri tagojn post la reveno al Usono, la 30-an de aŭgusto 1925, li mortis [2] en Bellevue Hospitalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]