Joseph Sargent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Sargent
Persona informo
Naskonomo Giuseppe Danielle Sorgente
Naskiĝo 22-an de julio 1925 (1925-07-22)
en Jersey City, Nov-Ĵerzejo
Morto 22-an de decembro 2014 (2014-12-22) (89-jaraĝa)
en Malibu, Kalifornio
Mortokialo kardivaskulsistema malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Mary Carver • Carolyn Nelson
Infano Lia Sargent
Okupo
Okupo filmreĝisoro • televida reĝisoro • filmproduktoroaktoro • televida produktoro • reĝisoro
vdr

Joseph Sargent estas plumnomo de Giuseppe Danielle Sorgente(1925- 2014) usona reĝisoro. Sargent gajnis kvarfoje la premion Emmy Awards.

Li reĝisoris, inter aliaj White Lightning, MacArthur, kaj la priteruran antologion Nightmares. Lia plej populara filmo estis The Taking of Pelham One Two Three.

Sargent komencis sian karieron kiel aktoro kun malgravaj roloj, ofte neakreditite aperante en multaj kaj televidprogramoj kaj filmoj kiel From Here to Eternity (1953). Tuj poste li ŝanĝiĝis al reĝisorado kaj laboris en televidserioj kiel Lassie, The Invaders, The Man from U.N.C.L.E." kaj Star Trek.

En 1969, li reĝisoris la televidfilmojn Colossus: The Forbin Project, kaj en 1972 The Man. Dum la 1970-a jardeko li reĝisoris, inter aliaj, la televifilmojn The Taking of Pelham One Two Three, Hustling, Tribes kaj The Night That Panicked America. En 1974, li gajnis premion de Directors Guild of America per The Marcus-Nelson Murders (1973), kiu estis la provepizodo de televidserion Kojak.

Dum 1980-a jardeko, li reĝisoris televidserietojn (angle mini-series) Manions of America kaj Space. En 1987 li reĝisoris Jaws: The Revenge, la tria sekvo de la klasika filmo de 1975 de Steven Spielberg. La filmo ricevis tute negativajn recenzojn. [1] Li estis indikita 1987 al "malpremio" Golden Raspberry Awards.[2]

Post tio, li revenis al televido kaj reĝisoris televidfilmojn kiel The Karen Carpenter Story, The Long Island Incident, Crime and Punishment kaj la 2007-an refaron (remake) de Sybil.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ebert, Roger. "Jaws the Revenge", Chicago Sun-Times. Kontrolita 18a de septembro, 2006. Arkivigite je 2012-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-05. Alirita 2021-08-30.
  2. 1987 Archive. Razzies.com. Arkivita el la originalo je 2014-05-01. Alirita 11a de decembro, 2006. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-01. Alirita 2019-02-05.