Joseph Schröter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Joseph Schröter (naskiĝis la 14-an de marto 1837 en Patschkau (Silezio, Prusio); mortis la 12-an de decembro 1894 en Breslau, same Silezio, Prusio) estis unu el la unuaj germanaj mikologoj (fungosciencisto) kaj krome bakteriologo, medicinisto kaj sciencisto.

Li verkis gamon da sciencaj libroj. Pluraj plantoj kaj aparte multaj novklasifikigitaj fungoj unuafoje science priskribiĝis fare de li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Joseph Schröter kreskis en Patschkau, Silezio, kaj tie estis lernejano. La patro estis la loka apotekisto. Ekde la jaro 1855 li ekstudis medicinon en la universitato de Breslau, sed ekde 1956 plustudis en armekuracista akademio en Berlino. En decembro 1859 li doktoriĝis kaj en la sama jaro li eklaboris kiel armea kuracisto. Post translokigo al Breslau en 1866, li iĝis unu el la unuaj sciencaj kunlaborantoj en la plantofiziologia instituto de la universitato de Breslau. Poste li denove laboris en Berlino, sed en 1886 plian fojon estis translokigita al Breslau kaj tiam habilitiĝis pri bakteriologio kaj mikologio en la loka universitato. Ekde tiam li krom la profesiado kiel armea kuracisto ankaŭ estis universitata docento, kaj en 1890 nomumiĝis profesoro de la universitato de Breslau. En 1894 li mortis post reveno de ekspedicio al Turkio sekve de malario.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]