Joseph Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Smith
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1805 (1805-12-23)
en Sharon
Morto 27-an de junio 1844 (1844-06-27) (38-jaraĝa)
en Carthage
Tombo Smith Family Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Emery Collegiate Institute
Subskribo Joseph Smith
Familio
Patro Joseph Smith, Sr.
Patrino Lucy Mack Smith
Frat(in)oj Hyrum Smith • Samuel H. Smith • Alvin Smith • Don Carlos Smith • William Smith • Katharine Smith Salisbury
Edz(in)o Emma Hale Smith Bidamon • Eliza Maria Partridge Lyman • Eliza R. Snow • Zina D. H. Young • Emily Dow Partridge • Lucinda Morgan Harrisová • Helen Mar Kimball • Sarah Ann Whitney
Infanoj Julia Murdock Smith • Joseph Smith III • Alexander Hale Smith • David Hyrum Smith
Parencoj Jesse N. Smith
Okupo
Okupo profetopolitikisto • teologo • nekromanciisto
TTT
Retejo https://josephsmith.net
https://www.josephsmithpapers.org/
vdr

Joseph SMITH, Jr.Jozefo SMITO (23-a de decembro 180527-a de junio 1844) estis la fondinto kaj unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.

Smith naskiĝis en la urbo Sharon, subŝtato Vermont, Usono en la jaro 1805. Kiam li estis dekjaraĝa, lia patro transloĝiĝis en Palmira-n (Novjorkio), pro tio, ke la vetero de Vermont ne donis sufiĉe longan kreskan sezonon por sukcese ricevigi la bezonatan rikoltaĵon.

Laŭ lia propra historio, post profunda preĝado Dio la Patro kaj Jesuo Kristo montriĝis antaŭ li. Ili poste sendis anĝelon al li, kiu rakontis al li pri malnovaj, enfositaj oraj tabuloj, sur kiuj estis skribita la Libro de Mormono.

En 1830 li publikigis la Libron de Mormono kaj oficiale fondis la eklezion.

Dum lia estreco, pro persekuto, la eklezio forkuris el Nov-Jorkio, tra Ohio kaj Misurio, kaj fine fondis urbon en okcidenta Ilinojso, ĉe la bordo de la rivero Misisipo.

La 27-an de junio 1844, dum li estis en malliberejo (pro akuzoj kiuj estis laŭ li senbazaj), homamaso maskumita per nigra farbo atakis la malliberejon kaj mortigis lin kaj lian fraton Hyrum.

Post lia morto lia sekvanto Brigham Young gvidis la mormonojn al Utaho.

Vizio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Vizio (mormonismo).
Citaĵo
 Post apartiĝi al loko antaŭe rezervita, rigardante ĉirkaŭen kaj estante tute sola, mi surgenuiĝis kaj montris al Dio la deziron de mia koro. Apenaŭ en la komenco, subite mistera forto prenis min kaj tute dominis min... kaj estis tiom granda influo sur min ke mia lango tordiĝis, tial mi ne povis paroli... precize en tiu momento je necerteco mi vidis lumkolonon, pli brila ol la suno, rekte super mia kapo; kaj ĉi tiu lumo laŭgrade descendis sur min. Mi sentis min libera de la malamiko kiu premis min. Ripozinte sur min la lumo, Mi vidis aere super mi, du estaĵojn, kies majesto kaj gloro ne eblas priskribi. Unu el ili alparolis min, vokante min per mia nomo, kaj diris, signalante la alian: Jen mia amata Filo: Aŭskultu lin! 

Morto[redakti | redakti fonton]

Smith kaj lia frato Hyrum estis tenaditaj en Kartago-Prizono baze de polemikaj akuzoj pri ŝtatperfido. La 27-an de junio 1844 armita bando kun nigrigitaj vizaĝoj sturmis la prizonon kaj mortigis Hyrum tuj kun pafvundo en la vizaĝo. Smith kontraŭatakis per piproskatolo-pistolo kiu estis kontrabandita en la prizonon, sed estis pafvundita saltinte de fenestro, poste pafmortigita kiam li estis surtere. Smith estis entombigita en Nauvoo. Kvin viroj estis akuzitaj pro lia murdo; ĉiuj estis senkulpigitaj.