Joseph William Tobin
| Joseph William Tobin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 3-an de majo 1952 (74-jaraĝa) en Detrojto | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Mount St. Alphonsus Seminary (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika episkopo (2010–) katolika sacerdoto (1978–) romkatolika diakono (1978–) teologo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph William Tobin estas usona katolikisma kardinalo, membro de la Latina eklezio, la plej granda de la 24 proprajuraj katolikaj eklezioj, kiuj konsistigas la Katolikan Eklezion. Li naskiĝis la 3-an de majo 1952, do nun estas 74-jaraĝa, kaj partoprenas la konklavon 2025, la kunvenon de ĉiuj kardinaloj de tiu eklezio kiuj kunvenos en Vatikanurbo en majo 2025 por elekti la posteulon de papo Francisko, mortinta la 21-an de aprilo 2025, el inter ĉiuj kun-kardinaloj kiuj en la mortotago de Francisko estis malpli ol 80-jaraĝaj.
Katolika sacerdoto kaj diakono ekde 1978 kaj katolika episkopo ekde 2010, Benedikto la 16-a nomumis lin ĉefepiskopo de la diocezo Indianapolis la 18-an de oktobro 2012, kaj li ekfunkciis la 3-a decembro de la sama jaro. Li estis levita al la kardinaleco fare de papo Francisko la 7-an de novembro 2016 kaj samtempe momuniĝis ĉefepiskopo de la diocezo Newark en Nov-Ĵerzejo. Ĵurnalismaj observantoj de papaj elektoj konsideras lin inter tiuj kardinaloj pli verŝajnaj iĝi papo ol aliaj - do la internacia amaskomunikilaro deklaris lin aparte "papigebla" kandidato.[1][2] Konsiderante ke la aro de "papigeblaj" kandidatoj estas afero de spekulado de la amaskomunikiloj kaj de multaj pliaj interesitoj, la elekto de ne-"papigebla" kardinalo ne estas malofta, do neniu povas certe prognozi la rezulton de la elekto, sed tiel estas dum ĉiu konklavo kiu enfermite en la vatikana gastejo Domo de Sankta Marta kaj en la renoma apuda Siksta Kapelo tiom longe kunvenos kaj diskutos ĝis estos konsento pri la nova papo.

