Willibrord Joseph Mähler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joseph Willibrord Mähler)
Willibrord Joseph Mähler
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1778 (1778-06-10)
en Koblenz-Ehrenbreitstein
Morto 20-an de junio 1860 (1860-06-20) (82-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Joseph Willibrord MÄHLER (10a de Junio 1778, Koblenco-Ehrenbreitstein – 20a de Junio 1860, Vieno) estis germana pentristo.[1] Liaj gepatroj estis Franz Josef Mähler kaj Anna Johanna, denaske Vacano. Li unuafoje servis kiel metilernanto en Dresdeno kun Anton Graff por iĝi pentristo kaj poste, li pluigis studojn ĉe la Akademio de Belartoj de Vieno. Mähler poste decidis starti civilan karieron kaj iĝis oficiro de la sekreta servo Geheime Kabinettskanzlei en Vieno. Tiam, pentrarto estis nur ŝatokupo por li.

Portreto de Beethoven (Joseph Mähler, ĉirkaŭ 1804), en la epoko de la Sonata Appassionata kaj de Fidelio.

Mähler estis prezentita al Ludwig van Beethoven fare de amiko de Beethoven el la lernejaj tempoj nome Stephan von Breuning ĉirkaŭ 1803. Post unu jaro, li pentris sian unuan portreton de Beethoven, kiu montras tri kvaronojn de la korpo de la komponisto en arkadia pejzaĝo, tenanta lir-gitaron en sia mano. (Nune, tiu pentraĵo estas en la Beethoven Memorial, nome Domo Pasqualati en Vieno.) En la 19a jarcento, tiu ilustraĵo – unu el malmultaj priskriboj de Beethoven kiam li estis juna – ĉefe iĝis fama pro litografio fare de Josef Kriehuber.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wacha: "Mähler, Joseph Willibrord". In: Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950 (ÖBL). Vol. 5, Austrian Academy of Sciences, Vienna 1972, p. 404. [1] Alirinta la 19an de Marto 2018.