Jost Bürgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jost Bürgi
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1552 (1552-02-28)
en Lichtensteig
Morto 31-an de januaro 1632 (1632-01-31) (79-jaraĝa)
en Kaselo
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo amatora matematikisto • astronomo • horloĝisto
vdr

Jost Bürgi (n. 28-a februaro 1552 en Lichtensteig / Toggenburg, Svisujo — m. 31-a januaro 1632 en Kassel, Germanujo) estis matematikisto kaj konstruisto de instrumentoj.

La orginala bildo de Jost Bürgi desegnita de Benjamin Bramer, Apollonius Cattus, Kassel 1684, estas en la biblioteko de la Zurika universitato ETH, Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oni ne konas la edukadon de Jost Bürgi. De 1579 ĝis 1604 li estis horloĝisto (horloĝo) kaj astronomo (astronomio) en kortego de landgrafo de Heslando en Kassel.

En la observatorio de Kassel, fondita de heslanda landgrafo Vilhelmo la 4-a, la unua malmovebla observatorio de Eŭropo ekde 1561, - (la alia grava observatorio ekde 1580 de Tycho Brahe, estis en Uraniborg, Kopenhago en Danio) -, li kaj la kortega matematikisto Christoph Rothmann observis kune la stelaron.

Jost Bürgi devis flegi kaj plibonigi la observajn instrumentojn. Li konstruis ankaŭ proprajn astronomajn instrumentojn, horloĝojn, modelojn de kosmon, famajn globusojn, kaj novajn geodeziajn instrumentojn (geodezio). La novaj instrumentoj kaj inventaĵoj estis tre bonaj kaj precizaj.

Li elvolvis unuan sinustabelon (Sinuso (matematiko)) kaj ekde 1588 la unuan konatan logaritmo-sistemon, la "Progress-Tabulen" (Logaritmo).

De 1604 ĝis 1630 Bürgi servis al Imperiestro Rudolfo 2-a (Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio)) en Prago.

En Prago li rekontis la kortegan astronomon Johano Kepler (Johannes Kepler).

En 1631 Bürgi reiris al Kassel kaj tie mortis la 31-an de januaro 1632.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

John Napier skribis samtempe logaritmo-sistemon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]