Journal de Trévoux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Journal de Trévoux, formale la Mémoires pour l’histoire des sciences et des beaux-arts, recueillis par l’ordre de Son Altesse Sérénissime Monseigneur prince Souverain de Dombes, sed ofte nomita la Mémoires de Trévoux, estis influa akademia revuo kiu aperis monate en Francio inter januaro 1701 kaj decembro 1782. La revuo eldonis kritikajn reviziojn de tiutempaj libroj kaj artikoloj kun larĝa gamo de temoj, plejparte ne-fikcio. Plejparto de la aŭtoroj estis membroj de la Socio de Jesuo (jezuitoj), kvankam ili ne emfazis sian konekton kun la ordo, sed tute male. Tamen, kiam temoj tuŝis demandojn de religio, moraleco aŭ politiko, ili ne restis neŭtralaj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La revuo estis fondita de Louis Auguste, Duko de Majno kaj reganto de la regiono Dombes, por ke ĝi diskutu tion kio okazis en la literatura mondo kaj neskueble defendis la katolikan religion. Li donis la laborpostenon redakti la revuon al jezuitoj kaj de 1702 ĝi aperis monate.[2] Por la unuaj tridek jaroj de ties ekzisto (1701–1731), la Revuo de Trévoux estis eldonita ĉe Trévoux (tiama ĉefurbo de Dombes, nun antaŭurbo de Liono), en romkatolika Diocezo de Belley-Ars.[3]

Jezuita teologo kaj filozofo René-Joseph Tournemine (1661–1739) estis la fondanta redaktoro. Li eldonis sian artikolon Konjektoj pri la Unio de la Animo kaj Korpo en la Revuo en 1703, subtenanta la starpunktojn de Gottfried Vilhelmo Leibniz.[4] La revuo estis vidita kiel influita en diskutoj de politiko kaj religio pro asocio kun jezuitoj.[5] La Memoires de Trevoux inspiris lanĉon de diversaj rivalaj revuoj, sed neniu longe daŭris. En 1733 la Duko de Majno, laca pro konstantaj plendoj, forigis lian protekton de la redaktoroj. Ili movis al Parizo, kie ili daŭris produktadon ĝis la elpelo de jezuitoj en 1762.[6]

Inter la kontribuantaj redaktoroj estis Pierre Brumoy, François Catrou, unu el la fondantaj redaktoroj kaj unu el la plej produktemaj kontribuantoj por dek du jaroj; Noël-Étienne Sanadon, tradukisto de Horacio kaj studento de antikveco; kaj René-Joseph Tournemine, scienculo kies nobleco kaj pureco de lingvo estis laŭdita de Voltaire.[6] La ĉefa redaktoro de 1737 al 1745 estis P. De Charlevoix, antaŭe misiisto en Kanado.[2] Poste lian poston transprenis Guillaume-François Berthier, unu el aŭtoroj de mult-voluma Histoire de l'église Gallicane, kiu tenis la postenon ĝis 1762 kaj faris multe por disvastigado de la revuo. Jezuitoj estis elpelitaj el Francio en 1762 kaj Berthier rapide rezignis. Pluraj aliaj redaktoroj luktis teni ĝin flua, sed en 1777 ĝi havis malsupren ol 200 abonantoj.[2] Ĝi estis renomita al Journal de Littérature, des Sciences et des Arts, kaj fine malaperis en 1782.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

La kritiko en la revuo estis ĝenerale solida, inteligenta, neŭtrala kaj en bonkvalita stilo, skribita de edukitaj viroj kiuj evitis ekscesojn, eĉ en sia kritiko de malamikoj kiel Voltaire. La recenzoj estis belforme skribitaj kaj daŭrigis freŝan kaj ĝentilan tonon, ĝenerale evitis personajn atakojn.[6] Berthier ĝenerale deklaris siajn opiniojn trankvile kaj klare, donanta solidan tonon al la periodaĵo. Tio plibonigis la aŭtoritaton de la revuo. La revuo ankaŭ kovris sciencajn kaj teknikajn temojn kiuj estis senrilataj al la pli radikalaj politikaj kaj sociaj konceptoj de la tempo, donanta impreson de sendependeco de registara premo.[2] La revuo subtenis kosmopolitan vidon de kulturo kiel opozicio al mallarĝa naciista unueco. Ĝi ankaŭ prenis iluminisman vidon de scienco, inkluzivanta kredon en empiriismo.[2]

Tamen, la revuo atakis la skribojn de filozofoj kiam ili atakis religion.[2] La revuo troigis la malbonojn kiu rezultis el la kredoj de filozofoj, kiuj detruus publikan moralecon.[2] La revuo prenis katolikan ortodoksecon kiel ricevitan veron, traktanta religiajn skribojn kun granda respekto. Journal faris personajn atakojn al materiistoj, kiujn ĝi konsideris pli danĝeraj ol la enciklopediistoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ARTFL.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Censer 1994.
  3. Goyau 1907.
  4. Woolhouse & Francks 2006.
  5. Percy 1826.
  6. 6,0 6,1 6,2 Godefroy 1877.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]