Joyce Carol Oates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Joyce Carol OATES)
Joyce Carol Oates
Persona informo
Joyce Oates
Naskiĝo 16-an de junio 1938 (1938-06-16) (85-jaraĝa)
en Lockport
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Princeton vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Detrojto KompatoUniversitato RiceSirakuza UniversitatoUniversitato de Viskonsino ĉe Madison • Williamsville South High School vd
Familio
Edz(in)o Raymond J. Smith vd
Profesio
Alia nomo Rosamond Smith • Lauren Kelly vd
Okupo dramaturgo • poeto • romanisto • eseisto • aŭtobiografo • verkistoscenaristo • universitata instruisto • profesoro • verkisto de porinfana literaturo • taglibristo vd
Laborkampo poezioeseo vd
Aktiva en Princeton vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Black Water ❦
Blonde ❦
The Falls vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joyce Carol OATES (* la 16-an de junio 1938 en Lockport, Novjorkio) estas usona verkistino.

Oates atestis ke ŝi daŭre estis altirita al la kreado de librojn eĉ antaŭ ol ŝi lernis skribi, kiam ŝi desegnis rakontojn, kiujn ŝi inventis. Kiam ŝi ricevis, en la aĝo de 14 jaroj, tajpilon kiel donacon, tiam ŝi komencis praktiki verkadon de romanoj.

En 1962, post ŝia geedziĝo, ŝi translokiĝis al Detrojto. La urbo ŝarĝita de sociaj streĉoj provizis ŝin per la materialoj por ŝiaj fruaj laboroj. Detrojto, ŝi diras, formis ŝin por pli bone aŭ pli malbone kiel persono kaj kiel verkisto. La sukceso ne postrestis al ŝi, kaj jam en la aĝo de 30 jaroj ŝi akiris rekonon kiel elstara kaj grava verkisto. Paralele al sia instrua laboro en la akademio, ŝi daŭre eldonis 2-3 librojn jare: romanoj, noveloj, poezio, teatraĵoj kaj nefikciaj verkoj.

Ŝi priskribas en siaj romanoj kaj rakontoj la ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj en Usono. Centran rolon ludas la rilatoj inter viroj kaj virinoj, perforto kaj malekvilibro inter ili. Kiel la grandaj verkistoj de la 19a jarcento, ŝi sukcesis parigi komercan sukceson kun alta literatura kvalito. Pri ŝia libro Angel of Light (Anĝelo de Lumo) en recenzo en la Washington Post, "Joyce Carroll Oates sekvas la usonan revon, donante al la libro evoluantan dramon kaj la potencon de greka tragedio."

Multaj verkoj estas lokigitaj en Eden County, fikcia loko, simila al tiu, en kiu la aŭtorino pasigis sian infanaĝon.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A Garden of Earthly Delights (romano, 1967)
  • Them (romano, 1969)
  • Marriages and Infedelities (rakontoj, 1972)
  • Childwold (romano, 1976)
  • Crossing the Border (rakontoj, 1977)
  • Unholy Loves (romano, 1979)
  • Bellefleur (romano, 1980)
  • Angel of Light (romano, 1981)
  • Last Days (rakontoj, 1984)
  • Solstice (romano, 1985)
  • You Must Remember this (romano, 1987)
  • Americal Appetites (romano, 1989)
  • What I Lived for (romano, 1994)
  • Zombie (romano, 1995)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.