Saltu al enhavo

Jozefina lorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jozefina lorio
Jozefina lorio, Charmosyna josefinae en Loro Parque (Tenerife, Hispanio)
Jozefina lorio, Charmosyna josefinae
en Loro Parque (Tenerife, Hispanio)
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes, Papagoformaj
Familio: Psittaculidae, Psitakuledoj
Subfamilio: Loriinae, Lorienoj
Genro: Charmosyna
Wagler, 1832
Specio: Jozefina lorio, C. josefinae
(Finsch, 1873)
Charmosyna josefinae
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Jozefina lorio (Charmosyna josefinae) estas specio de papagaj birdoj, en la familio Psittaculidae. La specio estas endemia de Nov-Gvineo, kie ĝi troviĝas en altaj teroj de la insulo (centra montaro kaj Ciklopaj Montoj. Iliaj naturaj habitatoj estas subtropikaj kaj tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj de montararbaroj.

La Jozefina lorio estas ruĝa kun verdaj flugiloj (kun flavaj mezaj makuletoj), flavpinta vosto, ruĝoranĝa beko, brunecflavaj irisoj ruĝringaj kun helbrunaj okulringoj, kaj nigraj flankoj. Estas rimarkinda larĝa nigra bendo el la okuloj al la antaŭa nuko kun pli blankaj plumetoj kapoverte.

Ili manĝas nektaron, polenon, florburĝonojn, kaj foje molajn fruktojn.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]