Jozefo de Nazareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri patro de Jesuo. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon Sankta Jozefo (apartigilo).
Sankta
Jozefo de Nazareto
Persona informo
יוֹסֵף
Naskiĝo
en Nazareto, Judeo
Morto ĉ. 20
en Nazareto, Judeo,  Romia Imperio
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj aramea vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Heli • Jacob vd
Edz(in)o Maria, patrino de Jesuo vd
Infanoj Jesuo KristoJakobo la JustuloSimono, frato de JesuoJudaso, frato de JesuoJozefo • Joseph Barsabbas • Jesuo de Nazaret vd
Profesio
Okupo laboristo • metiisto • ĉarpentisto • tektōn vd
Laborkampo ĉarpentado vd
Sanktulo
Festotago 19-a de marto; ortodokse 16-a de decembro
Atributoj Florita bastono, Bebo Jesuo, Lilio, Lignaj iloj.
Patroneco Katolika Eklezio, ĉarpentistoj, laboristoj, junaj geedzoj kaj patroj de familioj, Ameriko, Oceanio, Aŭstrio, Belgio, Kroatio, Kanado, Usono, Meksikio, Peruo, Ĉinio, Sud-Koreio, Vjetnamio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozefo (aŭ "Jozef"; la Londona Biblio uzas la formon sen fina -o) estis la edzo de Maria, la patrino de Jesuo, en la evangelioj. Multaj kristanoj (inkluzive de la Romkatolika Eklezio) nomas lin Sankta Jozefo, rigardante lin kiel gravegulon, ĉar li protektis sian virgan fianĉinon dum ŝia gravedeco kaj akuŝo, kaj ĉar li vartis kaj instruis la junan Jesuon.

Guido Reni, Sankta Jozefo

Tamen, en la Biblio li malmulte rolas, preskaŭ sole en la unuaj ĉapitroj de la evangelioj laŭ Mateo kaj Luko.

Ligna statuo en Kėdainiai (Litovio) bildigas la ĉarpentiston kaj lignaĵiston Jozefo kaj lian filon kaj metilernanton Jesuo

Laŭ Mateo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Mateo, Jozefo estis en la dek-kvara generacio post la Babela ekzilo. Lia patro nomiĝis Jakob (same kiel ĉe la Jozefo en Genezo) kaj lia avo nomiĝis Mattan (Mt 1.15-16).

"18 Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito. 19 Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi. 20 Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito. 21 Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj. 22 Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante:

23 Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon,
Kaj oni donos al li la nomon Emanuel;

tio estas, Dio kun ni. 24 Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon; 25 kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

Kaj en la dua ĉapitro, post la vizito de la Tri Reĝoj,

(ekde v. 13) ... jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. 14 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, 15 kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. 16 Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. 17 Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18 Voĉo estas aŭdita en Rama,
Ĝemado kaj maldolĉa plorado,
Raĥel priploras siajn infanojn,
Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19 Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20 Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21 Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22 Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23 kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

Laŭ Luko[redakti | redakti fonton]

Laŭ Luko la patro de Jozef nomiĝis Eli kaj la patro de Eli Mattat. (3.23-24)

Festotago[redakti | redakti fonton]

Patroneco[redakti | redakti fonton]

Sankta Jozefo estas la patrono de la Universala Eklezio (proklamita de papo Pio la 9-a en 1870), ĉarpentistoj, laboristoj, junaj edzinoj kaj patroj de familioj, de la bona morto, de Ameriko, Oceanio, Aŭstrio (same kiel jenaj ŝtatoj: Vorarlberg, Tirolo, Karintio kaj Stirio), Belgio, Kroatio, Kanado, Usono, Meksiko, Peruo, Ĉinio, Sud-Koreio, Vjetnamio , Kantono Nidvaldo (Svislando), urbo Turino (Italio), kaj fare de la papo Johano Paŭlo la 2-a patrono de la tria jarmilo kaj de la nova evangelizado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]