Juĝo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En filozofio juĝo estas unu el la kognaj mensaj funkcioj kiu unuigas subjektojn al predikatoj gnoseologie signifaj. Ĝi konstituas la minimuman unuon de la logiko de Aristotelo.

Aristotelo[redakti | redakti fonton]

La logiko laŭ Aristotelo estas tiu sciobjekto kiu okupiĝas pri propozicioj asertantaj (aŭ deklarantaj) kaj havas kiel objekton la komunan formon de ĉiuj sciencoj, nome la pruva-dedukta procedo aŭ la variaj rezonadaj modoj kiujn ili utiligas. Rilate tiujn eblas certece determini ĉu ili estas veraj aŭ malveraj utiligante la intuiciajn kapablojn de nia intelekto doni universalan kaj objektivan fundamenton al la silogismoj, nome ĝuste al tiuj logikaj propozicioj esprimitaj deduktforme. Tiamaniere oni alestigas sciencon kiu, laŭ Aristotelo, estas antaŭprepara al ĉiu formo de aparta scio. La frazoj-esprimoj deklarantaj diras ion rilate la realon kaj oni ilin povas kompari kun tiu lasta. Aristotelo klasis du eblajn juĝojn surbaze de du variabloj:

  • la "kvanto" (al kiu referencas la universalaj aŭ partaj juĝoj;
  • la "kvalito" (al kiu referencas tiuj asertaj kaj malasertaj).

El tio devenas kvar eblaj juĝoj:

  1. universalaj asertaj;
  2. universalaj malasertaj;
  3. partaj asertaj;
  4. partaj malasertaj.

Inter tiuj tipoj de juĝo kreiĝas specifaj rilatoj, kiuj dependas de siaj formala strukturo. La rilatoj ekzistantaj inter la kvar tipoj de juĝo povas esti:

  1. oponaj rilatoj: la du propozicioj sin ekskludas (se unu estas vera la alia estas malvera): sed eblas ke ambaŭ estas malveraj);
  2. suboponaj rilatoj: la du propozicioj povas esti ambaŭ veraj sed ne povas esti ambaŭ malveraj (se mi asertas ke iuj homoj estas blankaj ne ekskludas la eblecon ke iuj homoj estas alikoloraj);
  3. subalternaj rilatoj: la du propozicioj estas ligitaj inter si, nome la parta propozicio estas ligita al tiu universala: la vero de la universala implicas la veron de tiu parta, sed ne veras la kontraŭo (ekzemple, se mi diras ke "ĉiuj homoj estas blankaj", rezultos vera ankaŭ la parta propozicio "iuj homoj estas blankaj"; sed male se mi asertas ke "iuj homoj estas blankaj", ne ĝustas aserti ke "ĉiuj homoj estas blankaj", ĉar ne eblas ke aliaj homoj estas alikoloraj);
  4. kontraŭdiraj rilatoj: la du propozicioj sin reciproke ekskludas, nome unu propozicio rezultos vera kaj la alia malvera. La malvereco de unu el ili implicas la veron de la alia aŭ inverse. Temas pri la principo de nekontraŭdiro.[1]

Immanuel Kant[redakti | redakti fonton]

La juĝo korespondas laŭ Immanuel Kant al la unuigo de predikato kaj subjekto pere de kopulo: li distingas do:

  1. analizaj juĝoj (ĉiam aprioraj)
  2. aposterioraj sintezaj juĝoj (aŭ empiriaj)
  3. aprioraj sintezaj juĝoj (aŭ sciencaj)

Aprioraj analizaj juĝoj[redakti | redakti fonton]

La aprioraj analizaj juĝoj estas kompreneblaj kaj ne devenas de la sperto (ili estas ĝuste aprioraj); ekzemple, en “la korpoj estas vastecaj” la predikato atribuita al la subjekto korpoj diras nenion pli ol tion jam konatan, la vasteco estas jam implica en la nocio “korpo”, kaj ne necesas sperto por formuli tiun propozicion. Tiu tipo de juĝo tial ne permesas antaŭeniri.

Aposterioraj sintezaj juĝoj[redakti | redakti fonton]

La aposterioraj sintezaj male, diras ion kompare kun tio kion oni jam konas, sed nur devenas el la persona sperto: ili do estas utiligeblaj en la scienca medio. Ekzemple, en “rozo ruĝa” la kvalito "ruĝa" ne implicas en la subjekto “rozo” sed estas specifaĵo kiu ne povas havi universalan valoron ĉar ĝi dependas de fakta konstato.

Aprioraj sintezaj juĝoj[redakti | redakti fonton]

La aprioraj sintezaj juĝoj estas male kapablaj antaŭenigi la sciencon. Ili “predikas” ion kio ne estas implicita en la difino de la subjekto, sed atribuas tiun predikaton baziĝante sur objektiva kalkulo, kiu ne venas el la persona sperto, kaj pro tio ĝuste tute fidinda. La “matematikaj” juĝoj, laŭ Kant, liveras ekzemplon de tiu aparta tipo de juĝo:
7 + 5 = 12.
Tiu juĝo estas sinteza ĉar ne konstateblas en la numero 12 la 7 aŭ 5; tial “atingi la rezulton” signifas progresi. Tiu operacio valoras unuverse, ne estas empirie referencata al aparta kazo: ĝi do estas "apriora".

Estonta metafiziko, laŭ Kant, devos esti bazita sur tiu lastaj aprioraj juĝoj, la unikaj kapablaj kreskigi la sciencon.

Estetikaj juĝoj[redakti | redakti fonton]

Kant utiligas la terminon "juĝo" ankaŭ por la estetika medio. Ekzemple, la fakto ke oni juĝas "bela" vidon aŭ spektaklon de la naturo, estas reale juĝformo. Kiel en la Kritiko de la Pura Racio, ankaŭ en tiu kazo temas pri unuigo de predikato al subjekto, en kiu la subjekto pri kiu oni parolas estas la "mi" nome la aŭtoro mem de tiu unuigo: li ne kunligas A al B, sed ligas A kun mi. Temas pri la tieldirita reflekta juĝo, per kiu la intelekto reflektas kiel spegulo la eksteran realon ene de tiu ena. (Vidu: Kritiko de la Juĝo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baziĝinte sur tiu principo la naŭcenta esploristo Karl Popper ellaboris la principon de malpruvebleco, laŭ kiu se du propozicioj oponas inter si kaj unu el ili rezultas vera, la alia certe estas malvera.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Enzo Ruffaldi, Piero Carelli, Ubaldo Nicola, Il pensiero plurale, Edizione Loescher, Vol.1 - Antichità e Medioevo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]