Juĝo de Salomono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juĝo de Salomono de Giambattista Tiepolo

La juĝo de Salomono estas fama biblia epizodo kaj metafora esprimo por decido, kiu detruas la diskutitan aferon anstataŭ permesi al ambaŭ kontraŭuloj partigi ĝin.

La esprimo devenas de la 1-a biblia libro de la Reĝoj 3:16-28, kiam du prostituitinoj alpaŝas al la reĝo Salomono, alportante kun ili unu bebon. Ĉiu patrino prezentas la saman rakonton : nokte, iom post la naskiĝo de iliaj respektivaj infanoj, la alia virino vekiĝis kaj malkovris, ke ŝi sufokis sian propran filon dum sia dormado. Pro angoro kaj ĵaluzeco, ŝi tiam prenis sian mortintan filon kaj interŝanĝis ĝin kun la infano de la alia virino. La sekvan matenon, la virino malkovris la mortintan bebon, kaj rapide komprenis, ke ĝi ne estis ŝia propra filo, sed tiu de la alia virino.

Post iom da pripensado, la reĝo Salomono petas, ke spadon oni alportu al li. Li poste deklaras, ke ekzistas nur unu justa solvo : la vivanta filo estu tranĉita, kaj ĉiu virino ricevu unu duonon de la infano. Aŭdante la senindulgan decidon, la vera patrino de la knabo ekkriis : "Bonvolu, Moŝto Mia, donu al ŝi la vivantan infanon - ne mortigu lin !". La mensogulino, tute kontraŭe, ĵaluze ekkriis : "Li estos nek mia nek via - dividu lin !". Salomono tiam tuj donis la bebon al la reala patrino, komprenante ke la instinkto de la vera patrino celis protekti la infanon, dum la konduto de la alia virino rezultis nur el ĵaluzeco.

Vidu ankaŭ