Juŝu, ĉine simpligite 榆树, tradicie 榆樹, pinjine Yúshù - estas distriktonivela urbo de Ĉinio. Ĝi apartenas al la provinco Ĝilinio kaj al la teritorio de la subprovinca urbo Ĉangĉuno. Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 1 304 436 loĝantoj sur areo de 4 712,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 277 loĝantoj/km². Juŝu situas pli ol 140 kilometrojn nordoriente de centra Ĉangĉuno, kaj proksimume 100 kilometrojn sude de Harbino. La nomo de la loko signifas "ulmo".