Juan Carlos Ferrero
Juan Carlos Ferrero | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Juan Carlos Ferrero | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1980 (45-jaraĝa) en Ontinyent, ![]() | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | tenisisto (1998–2012) tenisa trejnisto ![]() | |
Aktiva dum | 1998–2012 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Juan Carlos FERRERO DONAT (Sporta kromnomo - "Moskito"; naskita la 12-an de februaro 1980 en Ontinyent, Valencio) estas hispana profesia tenisisto kaj trejnisto; gajninto de unu Grandŝlema unuopula titolo (Franca Malferma Turniro 2003); finalisto de du Grandŝlemaj unuopulaj titoloj (Franca Malferma Turniro 2002, Usona Malferma Turniro 2003 ); iama mondnumero 1 unuopula ludanto; gajninto de 16 ATP- unuopulaj titoloj. Ekde 2019, li estas la trejnisto de Carlos Alcaraz. [1][2]
Li ekludis tenison 7-jaraĝa. Lia idolo en la mondo de teniso en lia infanaĝo estis Jim Courier. Ferrero posedas sian propran tenisakademion por junaj talentoj en aĝo de 14 ĝis 21 jaroj, Equelite JC Ferrero Sport Academy, kiu situas en Villeno. En 2003, Ferrero estis nomita Sportisto de la Jaro en Hispanio.
Fervorulo de la futbala klubo " Real Madrid ".
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The Mosquito – Juan Carlos Ferrero (angle) (2017-10-29). Alirita 2025-03-22 .
- ↑ Juan Carlos Ferrero announces retirement. Alirita 2012-09-12 .