Saltu al enhavo

Juan Diego Botto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Diego Botto
Persona informo
Naskonomo Juan Diego Botto Rota
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1975 (1975-08-29) (50-jaraĝa)
en Bonaero,  Argentino
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Madrido vd
Ŝtataneco Argentino
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Escuela de Interpretación Cristina Rota (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Diego Botto Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Cristina Rota Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj María Botto kaj Nur Levi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Olga Rodríguez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Alejandro Botto (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo teatra aktoro
filmreĝisoro
televida aktoro
filmaktoro
kinisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1983– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Diego BOTTO Rota (Bonaero, 29a de aŭgusto 1975) estas argentina aktoro kaj reĝisoro statigita hispana. Li estas filo de la argentinaj geaktoroj Cristina Rota (ankaŭ aktorinstruistino) kaj Diego Botto (malaperigito dum la argentina diktaturo), kaj frato de María Botto kaj Nur Levi, kaj kuzo de Alejandro Botto, ĉiuj el ili same geaktoroj.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li ekedukiĝis en la lernejo de Sala Mirador en Madrido, kaj poste en Novjorko kun Uta Hagen.

En 1992 li famiĝas per rolo kiel filo de Kristoforo Kolumbo en la filmo 1492: Conquest of Paradise, de Ridley Scott. Tri jarojn poste li estis protagonisto de la filmo Historias del Kronen, de Montxo Armendáriz, pro kiu li ege populariĝis.​

Ekde tiam, lia kariero konsistis en aktorado en konataj filmoj, kiel Martín (Hache), de la reĝisoro Adolfo Aristarain, Silencio roto, de Montxo Armendáriz, Plenilunio, de Imanol Uribe, Asfalto, de Daniel Calparsoro, Vete de mí, de Víctor García León, Todo lo que tú quieras, de Achero Mañas, inter aliaj, same kiel en eksterlandaj produktoraĵoj, kiel The Dancer Upstairs, reĝisorita de John Malkovich kaj protagonistigita de Javier Bardem, Bordertown de Gregory Nava, protagonistigita de Jennifer López, La mujer del anarquista, de Marie Noëlle kaj Peter Sehr, kaj El Greco, de Janis Smaragdis, pro kio li ricevis en 2008 la Premion al la Plej Bona Aktoro en la Kinfestivalo de Kairo.​

En sia kariero li alternis ĉiam kinon kaj teatron. Li estas kunordiganto de la teatro Sala Mirador.

1999 Novios

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]