Juan Domingo Perón
Juan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.
Perón, arda naciisto, estis prezidento de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo (Partido Justicialista), ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj sin deklaras peronistoj).
Juan Perón estis la fondinto kaj ĉefa figuro de la peronista movado kaj ideologio, formo de sindikat-orientita populismo kiu aperis en la 1940-aj jaroj. Kiam la Justicia Partio de Perón venkis en la argentinaj elektoj de 1946, Perón fariĝis prezidanto. Li aboliciis parlamentan demokration. Perón estis renversita per militista puĉo en 1955, post kio la sindikatoj kaj naciaj sindikatistoj estis subpremitaj. Perón venkis en alia elekto en 1973, kaj revenis el ekzilo en Hispanio, kie li regis Argentinon dum jaro antaŭ sia morto.
Perón kredis nek je komunismo nek je kapitalismo. Li ne volis komenci de specifa ideologio, sed li volis agi laŭ tio, kio estis plej bona en la situacio. Klasbataloj devus ĉesi kaj ĉiuj internaj konfliktoj devis esti solvitaj pace, por ke tio estu plej bona por la lando. Tial, oni devis havi fortan ŝtaton kun potenca gvidanto, kiu povus trapenetri. Ĉar li estis elektita de la popolo, li vidis sin kiel demokrato, kvankam decidoj malofte estis faritaj demokratie. Liaj politikoj fine estis ŝanĝeblaj.
La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.
Lia posteulino estis la tria edzino María Estela Martínez de Perón, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Perón sur la titolpaĝo de la revuo El Obrero Ferroviario (1945) -
Juan Perón kun prezidenta rubando -
Perón subskribanta la dekreton laŭ kiu ĉiuj argentinaj fervojoj transiras al ŝtata posedo

