Juan Díaz de Solís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juán Díaz de Solis
(1470-1516)
Hispana protugaldevena navigisto
Hispana protugaldevena navigisto
Persona informo
Naskiĝo 1470
en São Pedro de Solis
Morto 20-an de januaro 1516 (1516-01-20)
en Punta Gorda
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj hispanaportugala vd
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio vd
Profesio
Okupo esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juan Pedro Díaz de Solís (Lebrija (Sevilla), 1470[1][2]Portugalio [3] - Punta Gorda, Urugvajo, 20-a de januaro de 1516) estis grava navigisto kaj esploristo, konsiderata la eŭropa malkovrinto de la Rivero Plata.

Solís kaj Pinzón[redakti | redakti fonton]

Li servis al Portugalio kaj poste al la hispana reĝo Ferdinando la Katoliko, kies konatulo li iĝis; li faris ekspediciojn al Jukatano en 1506 kaj al Brazilo en 1508 kun Vicente Yáñez Pinzón, kunulo de Kristoforo Kolumbo. Ili serĉis vojon al la Molukoj, tra Ameriko al Pacifiko; tiele ili esploris Karibion el teritorioj de la nuna Venezuelo al la nuna Nikaragvo en la zono de Veragua. Poste ĉirkaŭ Jukatano kaj la golfo de Meksiko kie ili faras unu el unuaj kontaktoj kun la civilizo azteka. Yáñez kaj Díaz revenis al Hispanio en 1509, sed disputo inter ili finis kun Solís en prizono. Sed poste li estis liberigita.

Admiralo[redakti | redakti fonton]

Solís anstataŭis kiel ĉefa navigisto la faman Amerigo Vespucci (februaro de 1512). Tiele li iĝis admiralon de la hispana ŝiparo.[4][5][6]

Trapasi Amerikon[redakti | redakti fonton]

Nova ekspedicio eliris el Sanlúcar de Barrameda al 8an de oktobro de 1515, preterpasis Brazilon kaj alvenis al la orienta bordo de la Rivero Plata, nomo kiun li donis en feburaro de 1516 post navigi ĝin ĝis la kunfluo inter la Rivero Urugvajo kaj la Rivero Paranao kun nur 2 oficiroj kaj 7 pliaj homoj. Ili alvenis ĝis la insulo Martín García, kiun li nomis tiele ĉar tie li devis enterigi samnoman ŝipiston, kaj tiele tiu iĝis la unua eŭropana mortinta en la nuna Argentino kaj Díaz de Solís la unua eŭropano kiu estris konstite grupon kiu estis sur teritorio kiu nun estas Argentino. Poste Solís surterigis sur la orienta marbordo de la rivero, do kie nun estas Urugvajo kaj tie la grupo estis atakita, mortigita kaj eĉ manĝita de indianoj, dum el la ŝipo la resto rigardis sen povi helpi. Tiuj poste revenis al Hispanio kie ili alvenis la 4-a de septembro de 1516. Ekde tiam la estuaro de la rivero Plata estis konata en Hispanio kiel rivero de Solís.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Markham, Clements R. "Columbus, and the Fourth Centenary of His Discovery", Proc. of the Royal Geographical Society and Monthly Record of Geography. New Monthly Series 14 ( 9) (sep 1892), pp. 610-611. [1]
  2. Felipe Guaman Poma de Ayala. Nueva Crónica y Buen Gobierno, Tomo 1, pp. 373-kaj plu
  3. Archivo General de Indias, INDIFERENTE, 419, L.6 ,F.602R-602V, ‘Orden a los oficiales de la Casa de la Contratación’, 21a Januaro 1517.
  4. Hall, Elial F. "Americus Vespucius", Journal of the American Geographical Society of New York 24 (1892): 376. [2]
  5. Archivo General de Indias. "Comisión a Juan Díaz de Solís y Juan Vespucci", ES.41091.AGI/16404.46.5.1//CONTRATACION, 5784, L.1, F.20-21.
  6. Stevenson, Edward L. "The Geographical Activities of the Casa de la Contratacion", Annals of the Association of American Geographers 17 (2 ) (junio de 1927): 39-59.[3]
  7. Historia de la ciudad y provincia de Santa Fe, 1573-1853, Volume 1. Pág. 51-55. Autor: Manuel María Cervera. Editor: La Unión de Ramón Ibáñey, 1908.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Davies, Arthur. "The First Discovery and Exploration of the Amazon in 1498-99," Trans. and Papers (Institute of British Geographers) 22 (1956): 87-96. [4].