Juan Ponce de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Ponce de León
Konkistadoro, malkovrinto de Florido
Konkistadoro, malkovrinto de Florido
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1460
en Santervas de Campos, Hispanujo
Morto julio 1521
en Havano, Kubo
Mortokialo veneno
Tombo Cathedral of San Juan Bautista
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Juan Ponce de León
Familio
Patro Pedro Ponce de León
Patrino Leonor de Figueroa
Okupo
Okupo esploristo • konkistadoromilitisto
vdr

Juan Ponce de LEÓN (naskiĝis ĉ. 1460 en Santervas de Campos[1], provinco Valladolid, Hispanujo; mortis en julio 1521 en Havano, Kubo) estis hispana konkistadoro.

En 1508 li fondis la unuan sidlejon en Porto-Riko, Caparra, kiu iĝis poste San Juan. Lin kore bonvenigis la indiĝena ĉefo Agüeybaná. Leon estis nomumita guberniestro.

La 27-an de marto 1513 li ekvidis unua Nordamerikon, t.e. Floridon, kaj opiniis ĝin alia insulo. Ofte oni diras, ke li malkovris la golfan marfluon en 1513, sed fakte rimarkis tiun marfluon lia navigaciisto, Antón de Alaminos. Unue la konkistadoro supozis, ke la varma akvo venis el la golfo de Meksiko. Dum sia ekspedicio al Florido en 1513, Leon vane serĉis la mitan junecfonton.

En 1514 li ricevis la rajton koloniigi la "insulon Florido", sed revenis tien nur en 1521. Li surteriĝis ĉe la orienta marbordo de Florido la 2-an de aprilo 1521 kaj postulis la landon por Hispanujo.

Li estis atakita de indiĝenoj kaj trafita de venenigita sago. Post la atako, li reiris al Havano, kie li mortis.

La komunumoj Ponce de Leon en la usona ŝtato Florido kaj Ponce sur Porto-Riko portas lian nomon.

Referencoj

Eksteraj ligiloj